Fitiso Phylloscopus trochilus | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Species | ||||||||||||
Proksime 55-60; vidu tekston. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Filoskopoj aŭ Phylloscopus estas genro de birdoj iam lokataj en Silviedoj kaj lastatempe konsiderantaj kiel meritantaj propran familion nome Filoskopedoj (Alström et al. 2006). Estas lastatempe ĉirkaŭ 55 specioj en la genro, sed tiu kompono faras ĝin polifiletika genro rilate al Seicercus. Tiele, kelkaj specioj tuj estu forigitaj el la nuna genro.
La latina scienca nomo uzas du radikojn el la antikva greka kun la signifo "kiu rigardas la foliojn" alude al la konstanta kutimo proserĉi insektetojn inter kaj ĉefe sub la folioj.
La birdoj de moderklimataj regionoj estas kutime tre migrantaj. Ili estas aktivaj, konstante moviĝantaj, asociaj kun arboj, kvankam plie ĉe malferma arbaro ol en densaj plantejoj. Ili loĝas el kanopeo al subkreskaĵaro. Plej parto de tiuj specioj estas tre teritoriemaj kaj somere kaj vintre.
Ili estas malgrandaj Paseroformaj birdoj verdecaj aŭ brunecaj supre kun blankecaj aŭ flavecaj subaj partoj, kiuj ĉasas insektojn meze de la folioj de arboj. Ili strete similas unu la alian aspekte, kaj nur etaj detaloj, ofte rimarkeblaj nur tenante la birdon enmane kaj fare de fakulo povas distingigi ilin, sed per la respektivaj kantoj (kutime simplaj kompare kun tiuj de silviecaj birdoj) ili facile distingeblas.
La specioj tradicie lokataj en Phylloscopus estas:
- Ruĝecvizaĝa filoskopo, Phylloscopus laetus
- Laŭra filoskopo, Phylloscopus laurae
- Ruĝeckrona filoskopo, Phylloscopus ruficapilla
- Uganda filoskopo, Phylloscopus budongoensis
- Malhelbruna filoskopo, Phylloscopus umbrovirens
- Nigrakrona filoskopo, Phylloscopus herberti
- Fitiso aŭ Fitisofiloskopo, Phylloscopus trochilus
- Kanaria ĉifĉafo, Phylloscopus canariensis
- Orientkanaria ĉifĉafo, Phylloscopus canariensis exsul (formortinta: 1986?)
- Okcidentkanaria ĉifĉafo, Phylloscopus canariensis canariensis
- Ĉifĉafo aŭ Frua filoskopo, Phylloscopus collybita
- Siberia ĉifĉafo, Phylloscopus (collybita) tristis
- Iberia ĉifĉafo, Phylloscopus brehmii
- Montoĉifĉafo, Phylloscopus sindianus
- Senkolora filoskopo, Phylloscopus neglectus
- Montofitiso, Montfitiso aŭ Montofiloskopo, Phylloscopus bonelli
- Orienta montfitiso, Phylloscopus orientalis
- Arbarfiloskopo, Phylloscopus sibilatrix
- Bruna filoskopo, Phylloscopus fuscatus
- Fulgoventra filoskopo, Phylloscopus fuligiventer
- Tikela filoskopo, Phylloscopus affinis
- Sablogorĝa filoskopo, Phylloscopus subaffinis
- Flavecventra filoskopo, Phylloscopus griseolus
- Flavastria filoskopo, Phylloscopus armandii
- Salikfiloskopo, Phylloscopus schwarzi
- Bela filoskopo, Phylloscopus pulcher
- Makulflugila filoskopo, Phylloscopus maculipennis
- Regolfiloskopo, Phylloscopus proregulus
- Palpuga filoskopo aŭ Citronpuga filoskopo, Phylloscopus chloronotus
- Kansua filoskopo, Phylloscopus kansuensis
- Junana filoskopo, Phylloscopus yunnanensis – P. sichuanensis estas juna sinonimo
- Afgana filoskopo, Phylloscopus subviridis
- Flavbrova filoskopo, Phylloscopus inornatus
- Humea filoskopo, Phylloscopus humei – iam en P. inornatus
- Norda filoskopo, Phylloscopus borealis
- Verda filoskopo, Phylloscopus trochiloides
- Palpieda filoskopo, Phylloscopus tenellipes
- Saĥalina filoskopo, Phylloscopus borealoides
- Grandbeka filoskopo, Phylloscopus magnirostris
- Titlera filoskopo, Phylloscopus tytleri
- Granda kronfiloskopo, Phylloscopus occipitalis
- Kronfiloskopo, Phylloscopus coronatus
- Ijima filoskopo, Phylloscopus ijimae
- Regoleca filoskopo, Phylloscopus reguloides
- Hainana filoskopo, Phylloscopus hainanus
- Emeia filoskopo, Phylloscopus emeiensis
- Davisona filoskopo aŭ Blankvosta filoskopo, Phylloscopus davisoni
- Kantofiloskopo, Phylloscopus cantator
- Kalkoŝtona filoskopo, Phylloscopus calciatilis
- Sulfurbrusta filoskopo, Phylloscopus ricketti
- Citrongorĝa filoskopo, Phylloscopus cebuensis
- Monta filoskopo, Phylloscopus trivirgatus
- Sulavesa filoskopo, Phylloscopus sarasinorum
- Timora filoskopo, Phylloscopus presbytes
- Insula filoskopo, Phylloscopus poliocephalus
- Filipina filoskopo, Phylloscopus olivaceus
- Makira filoskopo, Phylloscopus makirensis
- Ombra filoskopo aŭ Kulambangra filoskopo, Phylloscopus amoenus
Dubindaj:
- Dustria filoskopo, Phylloscopus plumbeitarsus
- Iberia ĉifĉafo, Phylloscopus (collybita) ibericus
Referencoj
- Alström, Per; Ericson, Per G.P.; Olsson, Urban & Sundberg, Per (2006): Phylogeny and classification of the avian superfamily Sylvioidea. Molecular Phylogenetics and Evolution 38(2): 381–397.
- Badyaev Alexander V. & Leaf, Elizabeth S. (1997): Habitat associations of song characteristics in Phylloscopus and Hippolais warblers. Auk 114(1): 40-46. PDF plena teksto Arkivigite je 2008-10-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Del Hoyo, J.; Elliot, A. & Christie D. (editors). (2006). Handbook of the Birds of the World. Volume 11: Old World Flycatchers to Old World Warblers. Lynx Edicions. ISBN 849655306X.
Eksteraj ligiloj
- Filmetoj de filoskopoj Arkivigite je 2016-03-14 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Internet Bird Collection
|