Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: sankta Filipo |
Sankta | ||
Philippus Nerius | ||
---|---|---|
Fondinto de la Kongregacio de la Oratorianoj | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 21-a de julio 1515 en Florenco, Italio | |
Morto | 26-a de majo 1595 en Romo, Italio | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | itala • latina vd | |
Alma mater | Universitato de Romo "La Sapienza" vd | |
Familio | ||
Patro | Francesco di Neri vd | |
Patrino | Lucrezia di Andrea da Mossiano vd | |
Profesio | ||
Okupo | katolika sacerdoto • pastro vd | |
Sanktulo | ||
Kanonizo | 12-a de marto 1622 de Gregorio la 15-a | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Filippo Neri (naskiĝis en Florenco, en la 21-a de julio 1515 - mortis en Romo, en la 26-a de majo 1595) pli konata kiel la "Apostolo de Romo", estis itala sacerdoto kiu famiĝis dank'al la fondado de societo por la sekulara klerikularo nomata "Kongregacio de la Oratorio".
Biografio
Li estis filo de Francesco kaj Lucrezia Neri, kiu mortis kiam Filipo ankoraŭ estis infano. Li havis du pli junajn fratinojn, Katerina kaj Elizabeta, kaj fraton kiu mortis kiam li estis tre eta. Lia patro, kiu alternis sian liberan profesion kun tiu de notario, estis tre amika al la dominikanoj, kaj la fratoj de la Monaĥejo de Sankta Marko bonvenigis Filipon Neri, instruis lin pri religiaj aferoj.
Filipo studis Homan Sciencon kaj post la 16-jariĝo foriris por helpi en la komerco de kuzo de sia patro, al la urbo Sankta Ĝermano, proksime de Monto Kasino. Ne malofte, li retiriĝadis por preĝi en eta surmonta kapelo, kiun posedis la benediktanoj de la Monto Kasino. Tie ĉi li difinis sian religian alvokiĝon, kaj en 1533 li decidis iri al Romo. Tre gaja kaj ludema homo, li famiĝis kiel la Sanktulo de la Ĝojo, danke al sia fama devizo: "For de mi la pekon kaj la malĝojon".
Beatigo kaj kanonizado
La lastaj jaroj de lia vivo estis markitaj alterne malsaniĝo kaj resaniĝo. En la 12-a de majo 1595, la kardinalo Cesare Baronio (1538-1607)[1], kiu lin sukcedis kiel sian superulon, preskribris al li la lastajn sakramentojn. Li mortis 80-jara, la 26-an de majo. En la 25-a de majo 1615 li estis beatigita de la papo Paŭlo la 5-a kaj kanonizita de la papo Gregorio la 15-a en la 12-a de marto 1622.
Memoro
En la preĝejo Sankta Roĥo en Vieno (Aŭstrio) troviĝas dediĉita al li altaro, kiu bildigas la “personan Pentekoston”[2].
Vidu ankaŭ
- Federiko Borromeo (1564-1631)
Literaturo
- Kongregacio de la Oratorianoj Arkivigite je 2015-07-03 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
- ↑ Enciclopedia_Italiana
- ↑ Stanislavo Belov (2018-07-28) Romantika adiaŭo al Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-10. Alirita 2019-03-10.