Filippo Baldinucci (1625-1696) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bildo de Filippo Baldinucci, 1681. | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 3-a de junio 1625 en Florenco, Italio | ||||
Morto | 10-a de januaro 1696 en Florenco, Italio | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | arthistoriisto • politikisto • pentristo • historiisto • verkisto vd | ||||
Aktiva en | Florenco • Mantuo • Florenco • Romo • Florenco vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Artists in biographies by Filippo Baldinucci vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Filippo BALDINUCCI estis itala historiisto, biografo kaj verkisto pri la historio de la arto dum la baroka periodo.
Biografio
Baldinuĉi estas konsiderata la plej signifa historiisto pri artoj kaj artistoj en la baroka periodo.
Protektita de la familio Medici, li aspiris esti la nova Vasari, renovigante kaj vastigante liajn biografiojn kaj aldonante iujn artistojn preterlasitajn de "Vite"[1], precipe pri francaj kaj flandraj artistoj. Lia plej grava verko estis lia biografia vortaro de artistoj nomata "Notizie de 'professori del disegno da Cimabue in qua", kiu komencis esti publikigita en 1681 kaj daŭrigita post lia morto. Lia biografio de Gian Lorenzo Bernini estis publikigita en 1682.
Baldinuĉi devenis el grava familio apartenanta al la komerca elito de Florenco. Krom verkisto, li ankaŭ estis artisto, desegnis per kreto kaj modeligis en vakso. Multaj el liaj portretoj de amikoj estas en la kolekto de la "Galleria degli Uffizi". La Vilao Medicea di Castello, kie la "Accademia della Crusca" situas, havas sian pentraĵon, ian alegorion. La Muzeo Getty havas portreton en nigra kaj ruĝa kreto.
Li ankaŭ estis kuratoro de la artokolekto de la Medici, enkondukante novajn ideojn pri organizado de artaj kolektoj. Li estis la unua, kiu distingis la apartan manieron de ĉiu artisto en artaĵo, la tiel nomata mano de artisto, kiu atribuadis aŭtorecon al tiamaj pentraĵoj, kutime anonimaj.
Verkaro
- Lettera di Filippo Baldinvcci, 1681
- Vocabolario Toscano dell'Arte del Disegno, 1681
- Vita del Cavaliere Gio. Lorenzo Bernino, 1682
- La Veglia, dialogo de Sincero Veri, 1684
- Cominciamento e progresso dell'arte dell'intagliare in rame, 1686
- Lezione nell'Accademia della Crusca di Filippo Baldinucci, 1692
- Raccolta di alcuni opusculi sopra varie materie di pittura, scultiura e architettura, 1765
- II malmantile racquistato, Lorenzo Lippi, 1768
- Delle Notizie de' Professori del Disegno da Cimabue in qua, 1769
- Vita di Lorenzo Lippi, 1807
- Vita di Filippo di ser Brunellesco architetto fiorentino ..., 1812
- La Vita di Salvatore Rosa scritta da Filippo Baldinucci, 1830
Literaturo
Vidu ankaŭ
- Cimabue (1240-1302)
- Taddeo Gaddi (1300-1366)
- Francesco di Stefano Pesellino (1422-1457)
- Luca Signorelli (1450-1523)
- Lorenzo di Credi (1459-1537)
- Agnolo Bronzino (1503-1572)
- Giorgio Vasari (1511-1574)
- Bernardo Buontalenti (1536-1608)
- Bernardino Poccetti (1548-1612)
- Giulio Mancini (1559-1630)
- Lodovico Cigoli (1559-1613)
- Giovanni Balducci (1560-1630)
- Giovanni Baglione (1571-1643)
- Matteo Rosselli (1578-1650)
- Giulio Benso (1592-1668)
- Gian Lorenzo Bernini (1598-1680)[2]
- Antonio Novelli (1599-1662)[3]
- Alfonso Parigi la Juna (1606-1656)
- Ferdinando la 2-a de' Medici (1610-1670)
- Raffaele Soprani (1612-1672)
- Carlo Cesare Malvasia (1616-1693)
- Leopoldo de' Medici (1617-1675)
- Pellegrino Piola (1617-1640)
- Jacopo Maria Foggini (1620-1684)
- Filippo Lauri (1623-1694)
- Domenico Piola (1627-1703)
- Giovanni Battista Foggini (1652-1725)[4]
- Francesco Saverio Baldinucci (1663-1738)
- Antonio Baldinucci (1665-1717)
Referencoj
- ↑ "Le vite de' più eccellenti pittori, scultori e architettori", verko de Giorgio Vasari, eldonita en 1550.
- ↑ LinkFang. Arkivita el la originalo je 2021-09-11. Alirita 2021-09-11.
- ↑ Treccani
- ↑ Museionline