Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Filipovice |
Filipovice | |
germane Philippsdorf | |
domaro | |
Malnova poŝto: hotelo kaj restoracio | |
Oficiala nomo: Filipovice | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distrikto | Distrikto Jeseník |
Administra municipo | Bělá pod Pradědem |
Historiaj regionoj | Silezio, Sudetio |
Domoj | 49 2010 |
Situo | Filipovice |
- alteco | 643 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 09′ 31″ N 17° 10′ 05″ O / 50.15861 °N, 17.16806 °O (mapo) |
Plej alta punkto | 685 |
Katastro | 57,17 km² (5 717 ha) Domašov u Jeseníka |
Loĝantaro | 22 (2021) |
Fondo | 1779 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 790 85 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Filipovice (Bělá pod Pradědem) | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Filipovice (germane Philippsdorf) estas domaro (loka parto) de municipo Bělá pod Pradědem, en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 22 loĝantoj (2021). Temas pri malgranda domaro (en la jaro 2001 ĝi havis 10 domojn kaj 21 loĝantojn) sur norda deklivo de monto Točník, sude de mezo de la municipo.
Historio
Filipovice estis fondita en la jaro 1779 kiel domaro sur katastro de municipo Domašov, en kiu ĝi estis ekde la komenco ties parto. La loĝantoj de la vilaĝo vivtenis sin precipe per laboroj en arbaroj. Nun la vilaĝo servas precipe por refreŝigado, precipe por la vintra (skiareo).
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 166 |
1880 | 157 |
1890 | 148 |
1900 | 140 |
1910 | 154 |
1921 | 146 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 141 |
1950 | 102 |
1961 | 44 |
1970 | 31 |
1980 | 23 |
1991 | 20 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 21 |
2011 | 44 |
2021 | 22 |
En Filipovice estas registritaj 49 adresoj: 15 daŭre loĝigitaj domoj kaj 32 dumtempaj aŭ refreŝigejaj objektoj. Dum popolnombrado el la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 10 domoj, el tio 7 daŭre loĝigitaj.
Interesaĵoj
- naturrezervejo Filipovické louky – torfaj herbejoj, riĉa floro kaj faŭno (amfibioj)
Fotaro
- Detalo de hotelo Stará pošta
- Domo ĉe ŝoseo
- Aŭtobusa haltejo
- Ŝoseo I/44, direkte al Domašov
- Vojmontrilo de turismaj vojoj
|