Filipo la 3-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Φίλιππος Ἀῤῥιδαῖος | |||||
Naskiĝo | |||||
Morto | en Antikva Makedonio | ||||
Mortis pro | hommortigo vd | ||||
Tombo | Macedonian royal tombs, Vergina vd | ||||
Religio | religio en Antikva Grekio vd | ||||
Lingvoj | antikva greka vd | ||||
Ŝtataneco | Antikva Makedonio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Argead dynasty vd | ||||
Patro | Filipo la 2-a de Makedonio vd | ||||
Patrino | Philinna vd | ||||
Gefratoj | Aleksandro la Granda • Kleopatro de Makedonio • Cynane • Tesaloniko de Makedonio • Eŭropo de Makedonio • Caranus vd | ||||
Edz(in)o | Eurydice II of Macedon vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Filipo la 3-a Arideo (antikve-greke Φίλιππος Γ΄ ὁ Ἀρριδαῖος; ĉ. 359 - 25a de decembro 317 a.K.) regis kiel reĝo de Makedonio el post la 11a de Junio 323 a.K. ĝis sia morto. Li estis la filo de la reĝo Filipo la 2-a (Makedonio) kun Filina de Lariso, kaj tiele pli aĝa duonfrato de Aleksandro la Granda. Nome Arideo denaske, li ricevis la nomon Filipo kiam li ascendis al la trono.
Kiam Arideo kreskis evidentiĝis ke li suferas lernomalfacilaĵojn. Plutarko kredis ke li iĝis malkapablulo pro klopodo de la edzino de la reĝo Filipo la 2-a nome Olimpia, kiu volis nuligi eblan rivalon por ŝia filo, Aleksandro, pere de la uzado de farmaka (drogoj/sorĉoj); tamen, plej nuntempaj fakuloj dubas pri la vero de tiu postulo.[1]
Aleksandro ŝatis Arideon kaj kunportis lin en siaj kampanjoj, kaj por protekti sian vivon kaj por eviti lian uzon kiel marioneto en ajna eventuala defio por la trono. Post la morto de Aleksandro en Babilono en 323 a.K., la makedona armeo en Azio proklamis Arideon kiel reĝo; tamen, li servis nur kiel figuro kaj marioneto de serio de povegaj generaloj.
Referencoj
- ↑ Elizabeth Donnelly Carney. (2006) Olympias: mother of Alexander the Great. Taylor & Francis, p. 24–25. ISBN 978-0-415-33316-0.
Bibliografio
- Smith, William (eldonisto); Dictionary of Greek and Roman Biography and Mythology, "Arrhidaeus (1)" Arkivigite je 2005-10-26 per la retarkivo Wayback Machine, "Eurydice (3)" Arkivigite je 2005-12-31 per la retarkivo Wayback Machine, Boston, (1867)