Filipo la 2-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de Francio | |||||
Kronado de Filipo la 2-a | |||||
Regado | 1180 - 1223 | ||||
Persona informo | |||||
Philippe II Auguste | |||||
Naskiĝo | 21-an de aŭgusto 1165 en Parizo | ||||
Morto | 14-an de julio 1223 (57-jaraĝa) en Mantes-la-Jolie | ||||
Tombo | Baziliko de Saint-Denis vd | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Lingvoj | malnovfranca • latina vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Kapetidoj vd | ||||
Patro | Ludoviko la 7-a vd | ||||
Patrino | Adela de Ĉampanjo vd | ||||
Gefratoj | Margareto de Francio • Agnes of France • Alys, Countess of the Vexin • Alice of France • Maria de Francio vd | ||||
Edz(in)o | Izabela de Henegovio • Ingeborg of France • Agnes of Merania vd | ||||
Infanoj | Ludoviko la 8-a • Marie of France, Duchess of Brabant • Philip Hurepel • Peter Karlotus vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | suvereno • verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Filipo la 2-a (naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1165 en Gonesse - mortis la 14-an de julio 1223 en Mantes-la-Jolie), ankaŭ konata kiel Filipo Aŭgusto (franclingve Philippe II [filip dø] aŭ Philippe Auguste [filip ogyst]), regis Francion ekde 1180 ĝis 1223. Filipo estas la sepa reĝo de la rekta kapetida dinastio. Liaj gepatroj estis Ludoviko la 7-a (aŭ « Ludoviko la Juna ») kaj Adela de Ĉampanjo.
Komence de sia vivo, Filipo estis kromnomita Philippe Dieudonné (« Filipo Diodono ») ĉar siaj gepatroj havis ĝis tiam nur filinojn. Ili do ekdesperis havi filon kaj heredulon. Oni rigardas Filipon kiel tre aparta monarko en la historio de Francio, ĉar li oficiale ricevis la titolon « Reĝo de Francio » : antaŭ li, ĉiuj estroj nomiĝis nur « Reĝoj de la Frankoj ». Filipo cetere akiris sian kromnomon « Aŭgusto » pro sia precipe brila reĝado, ekzemple danke al sia partopreno en la Tria Krucmilito, al sia luktado kontraŭ Rikardo la 1-a Leonkora aŭ al la triumfa batalo de Bouvines en 1214. Kvankam tiu kromnomo ne estis oficiala, la reĝo uzis ĝin en multaj juraj aktoj kaj tiel enskribis ĝin en la historio de la reĝlando.
Filipo Aŭgusto restas ĝis hodiaŭ unu el la plej admiritaj kaj studitaj reĝoj de mezepoka Francio, ne nur pro la longeco de sia reĝado sed ankaŭ pro siaj militaj venkoj kaj pro la fundamentaj progresoj, kiujn li faris en la plifortigo de la reĝa potenco kontraŭ feŭdaj landsinjoroj.
Li havis rilate al Rikardo Leonkora unue fortan amikecon (kelkaj parolas pri rekta amo) poste militon. Li havis inter siaj ĉefaj planoj konkeron de Normandio. Tion malhelpis unue la angla reĝo Henriko la 2-a kaj poste lia filo Rikardo mem. Filipo partoprenis la trian krucmiliton kun armeoj de Rikardo kaj de germanoj, sed post prokrasto de la eliro (pro restado kun Rikardo unue en Francio kaj poste en Sicilio) revenis antaŭ la planoj iom malamikiĝinte kun Rikardo. Kiam jam estis Johano sen Tero la reĝo de Anglio, mortinte Rikardo precize milite kontraŭ li mem, Filipo sukcesis konkeri Normandion. Aliaj gravaj eventoj el sia regado estis konflikto kontraŭ la papo kaj milito kontraŭ kataroj, protektitaj de la reĝo de Aragono.
Vidu ankaŭ
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Historio de Francio - Kapetidoj - Valois - Burbonoj - Bonaparte |
|