Blankavanga pirolo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pyrrhula leucogenis (Grant, 1895) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Blankavanga pirolo aŭ Filipina pirolo (Pyrrhula leucogenis) estas specio de birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de piroloj kiuj estas fortikaj paserinaj birdoj kun diketaj bekoj kaj maskloj kun oranĝaj aŭ ruĝaj brustoj.
Aspekto
Temas pri ĝenerale malhelbruna specio pli hela en subaj partoj, kun pli nigrecaj flugiloj (sen flugilstrio) kaj forkoforma vosto. La pugo estas blanka kaj same blanka estas la vango sub nigra kapareo de mentono, masko, krono kaj nuko. Tiu rimarkinda karaktero nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kie leucogenis estas kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka kiuj signifas respektive “blanka” kaj “vango”.
Disvastiĝo
Ĝi troviĝas kiel endemio nur en Filipinoj pli precize ĉe la insuloj de Luzono kaj de Mindanao. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj.
Subspecioj
Laŭ Alan P. Peterson ekzistas du subspecioj :
- Pyrrhula leucogenis leucogenis Ogilvie-Grant, 1895
- Pyrrhula leucogenis steerei Mearns, 1909
Referencoj
- BirdLife International 2004. Pyrrhula leucogenis. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
|