Filipina nestamasulo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Megapodius cumingii (Dillwyn, 1853) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
subspecioj | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Filipina megapodo (Megapodius cumingii), konata ankaŭ kiel Filipina nestamasulo, estas specio de birdo de la familio de Megapodedoj. Ĝi troviĝas en Indonezio, Malajzio, kaj Filipinoj. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, humidaj arbaroj de malaltaj teroj aŭ montararbaroj.
Aspekto
Temas pri kokeca birdo de ruĝecbruna plumaro ĝenerale kun pli grizaj subaj partoj, kolo kaj kapo kaj tre brilruĝa vizaĝa nuda (senpluma) areo ĉirkaŭokula. La fortaj kruroj estas flavaj.
Kiel ĉe la aliaj membroj de la genro, tiu specio enterigas la ovojn anstataŭ rekte kovadi ilin.
Subspecioj
Por ties ampleksa teritorio, oni agnoskas 7 subspeciojn:[1]
- Megapodius cumingii cumingii Dillwyn, 1853
- Megapodius cumingii dillwyni Tweeddale, 1878
- Megapodius cumingii gilbertii G. R. Gray, 1862
- Megapodius cumingii pusillus Tweeddale, 1878
- Megapodius cumingii sanghirensis Schlegel, 1880
- Megapodius cumingii tabon Hachisuka, 1931
- Megapodius cumingii talautensis C. S. Roselaar, 1994
Referencoj
- ↑ Catalogue of Life, 11912405
Eksteraj ligiloj
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.