Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Fiesch (stacidomo) kaj Fiesch Feriendorf (stacidomo). |
Fiesch | |
---|---|
Blazono de Fiesch | |
Fiesch | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Valezo |
Distrikto | Goms |
Koordinatoj | 46° 24′ 4″ N 8° 8′ 2″ O / 46.40111 °N, 8.13389 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 24′ 4″ N 8° 8′ 2″ O / 46.40111 °N, 8.13389 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 968 |
Areo | 11,26 km² |
Alteco | 1049 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3984 |
Komunumkodo | 6057 |
Situa mapo de Fiesch | |
Fiesch estas komunumo en la distrikto Goms en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 968 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
La komunumo Fiesch Fiesch situas en la valo de la rivero Rodano sub la monto Eggishorn. Al la komunumo apartenas la vilaĝoj Fiesch kaj Wiler kaj la setlejo Obermatte kaj diversaj alpopaŝtejoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,26 km², de kiuj 38,4% estas kovritaj de arbaro, 32,8% servas por agrikulturo kaj 6,7% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Fiesch limas en nordo al Fieschertal, en oriento al Bellwald, en sudo al Ernen, en okcidento al Lax, kaj en nordnordokcidento al Betten.
Trafiko
Tra Fiesch pasas la kantona ĉefvojo n-ro 19 de Brig trans Furko-Pasejo al Andermatt. Pere de la Matterhorn-Gotthard-Fervojo la komunumo estas konektita al la publika transportreto. De Fiesch aertelfero kondukas al la kulmino de la monto Eggishorn je altece de 2934 m s.m.
Historio
La unua dokumenta mencio de Fiesch datiĝas el la jaro 1203 kiel Vios. Fiesch formis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 kune kun Lax unu de la naŭ kvartaloj de Goms. La komunumo Fiesch estiĝis dum mezepoko el la iam memstaraj kvartaloj Fiesch, Uberegga, Spembule (la hodiaŭa vilaĝo Biel de la komunumo Grafschaft), Fuxwiler, Birchwiler kaj Moos. En la jaro 1835 al ĝi aliĝis la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Wiler.[3]
Monda naturheredaĵo
Esenca parto de la komunuma teritorio apartenas al la regiono Jungfrau-Aleĉ-Bieĉhorno (germane: Jungrau-Aletsch-Bietschhorn), kiu estis la 13-a de decembro 2001 akceptita kiel unua alpa areo kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.[4]
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Philipp Kalbermatte: Fiesch en Historia Leksikono de Svislando (2005-11-29)
- ↑ Registraĵo en la listo de mondaj naturherdaĵoj de UNESKO
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Fiesch – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
- Ernen kaj Fiesch viditaj el la aertelfero
|