Fiero estas percepto de plena kontento kun sin mem, altestimo de la propra personeco. Rekte la kontraŭo estas la humileco. En pli negativa senco fiero montriĝas per troa memfido, vanto kaj malmodesteco.Tiun ĉi emocion esprimas klaraj gestoj kaj mimiko mondvaste konataj.

Fiero manifestiĝas ankaŭ en sinteno pri la propra nacio, etno aŭ la aparteno al speciala homgrupo.

Fiero estas konsiderata negative en multaj religioj, tamen kelkaj filozofoj taksas ĝin pozitive (ekz. Friedrich Wilhelm Nietzsche).

Vidu ankaŭ


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.