Fidel Ramos | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Fidel Valdez Ramos | |||||
Naskiĝo | 18-an de marto 1928 en Lingayen | ||||
Morto | 31-an de julio 2022 (94-jaraĝa) en Makati Medical Center | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | COVID-19 vd | ||||
Religio | Metodismo vd | ||||
Lingvoj | tagala • angla • pangasina vd | ||||
Ŝtataneco | Filipinoj vd | ||||
Alma mater | West Point • Universitato de Ilinojso ĉe Urbana-Champaign • Universitato Ateneo de Manilo • Universitato de Filipinoj • Centro Escolar University • National Defense College of the Philippines vd | ||||
Partio | Lakas–CMD vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Narciso Ramos vd | ||||
Gefratoj | Leticia Ramos-Shahani vd | ||||
Edz(in)o | Amelita Ramos vd | ||||
Infanoj | Cristina Ramos-Jalasco vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • militisto vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fidel Valdez RAMOS (la 18-a de marto 1928 en Lingayen - la 31-a de julio 2022 en Makatjo) populare konata kiel Eddie Ramos kaj FVR, estis filipina generalo kaj politikisto kiu estis la 12-a prezidento de Filipinoj de 30-a de junio 1992 ĝis la 30-a de junio 1998.
Vivo
La patro de Fidel Ramos estis la ministro pri eksteraj rilatoj de Filipinoj kaj la fondinto de la Liberala Partio. Fidel Ramos estis studento ĉe West Point kaj partoprenis la korean militon.
Tra lia kariero li servis en la nacia armeo, atingis la ĉefkomandantecon de la filipinaj armeaj fortoj (AFP), poste estis la ĉefo de la nacia polico. Li apogis Corazón Aquino kaj dum ŝia enoficeja tempo li deĵoris en ŝia kabineto kiel la ministro pri defendo kaj sekretario de nacia sekureco. En 1992, li venkis en la balotkampanjo, venkante Miriam Defensor Santiago.
Ramos gajnis multan simpation en sia lando dum sia prezidanteco ĉar li helpis la restarigon de la ekonomio de la lando.