Fidél Kasselik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | en 1760 en Waidhofen an der Ybbs (Aŭstra Imperio) |
Morto | la 26-an de majo 1830 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Lingvoj | germana • hungara |
Ŝtataneco | Hungario • Habsburga monarkio |
Familio | |
Infano | Ferenc Kasselik |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Fidél Kasselik, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kasselik Fidél estis aŭstrohungara arkitekto. Lia filo estis same arkitekto Ferenc Kasselik.
Fidél Kasselik[1] naskiĝis en 1760 en Waidhofen an der Ybbs (Aŭstra Imperio), li mortis la 26-an de majo 1830 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) (pri la datenoj ekzistas ankaŭ aliaj informoj).
Biografio
Pri junaj jaroj de Fidél Kasselik mankas informoj. Li aperis en urbo Pest ĉirkaŭ 1795, li apartenis al la urba burĝaro. Ekde 1807 li estis membro de la urba konsilantaro. Li projektis klasikismajn palacojn al la aristokratoj kaj aliajn gravajn konstruaĵojn. Li retiriĝis en 1827, sed lia edzino transprenis la firmaon kune kun Ferenc Kasselik. Post la morto Fidél Kasselik estis entombigita en lia projektita kirko.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
- etaĝa domo Kasselik (1795)
- baroka fasado de Preĝejo Tereza el Avilo (Terézváros) (1801-1811; li estas ĉi tie entombigita)
- ornamputo antaŭ la Preĝejo Tereza (1805, nun ĉe la absido)
- fasado de Preĝejo Sankta Jozefo (Józsefváros) (1814, kunarkitekto)
- ludomo de Ürményi-Kronberger (1812)
- palaco Festetics (1814)
- palaco Splény (1816)
- kastelo Ürményi en Vereb
- unuetaĝa ludomo Helfmann (1821)
Fontoj
Referencoj
- Preĝejo Sankta Jozefo (Józsefváros)
- Domo Kasselik
- Domo (1812-1820)
- Novklasikisma stratangula domo (1812)