Fibes | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
konstruaĵo | |||
Estiĝo | 1989 | ||
Malfermo | 1989 | ||
Lando | Hispanio vd | ||
Situo | Sevilo | ||
Situo | |||
Geografia situo | 37° 24′ 16″ N, 5° 55′ 57″ U (mapo)37.40444444-5.9325Koordinatoj: 37° 24′ 16″ N, 5° 55′ 57″ U (mapo) | ||
| |||
Posedata de | Urbodomo de Sevilo vd | ||
Retejo | https://www.fibes.es/en | ||
La Palaco de Kongresoj kaj Ekspozicioj de Sevilo (hispane Palacio de Congresos y Exposiciones de Sevilla), konata ankaŭ kiel Fibes, estas arkitektuta komplekso en la kvartalo Orienta Sevilo, Sevilo, Andaluzio, Hispanio. Ĝi estas je 5 km de la historia urba kerno, je 3 km de la Flughaveno de Sevilo kaj je 3 km de la Stacio Santa Justa. Ĝi estis desegnita de la arkitekto Álvaro Navarro Jiménez. Ĝi estis inaŭgurita en 1989.
La akronimo Fibes egalas al Feria Iberoamericana de Sevilla (Iberamerika Foiro de Sevilo).
![](../I/Palacio_congresos_sevilla.jpg.webp)
La Palacon de Kongresoj oni konstruis kiel edifico el briko kun granda kupolo el kiu eliras tri grandaj navoj de po 7200 m², krom la centra edifico (kupolo). La societo Feria Iberoamerica de Sevilla dissolviĝis en 2013, sed Fibes plue estis la komerca nomo de la Palacio de Exposiciones y Congresos.
En septembro 2012 oni inaŭguris ampleksigon de la palaco, konstituita per 3 moduloj en kiuj estas dua spektaklejo kun kapacito por pli ol 3 150 personoj, aŭtohaltigejo por 900 aŭtolokoj kaj novaj ĉambroj por kongresoj; la arkitekto kiu zorgis la projekton estis Guillermo Vázquez Consuegra.
Ĝi gastigis eventojn kiel mitingoj de politikaj partioj, pintokunvenoj de NATO kaj de Eŭropa Unio,[1] kulturaj aferoj, ceremonio de Goja-premioj (en 25a de januaro 2019) ktp.
Bildaro
- Fibes I
- Pinto de la kupolo.
- Ekstero de la ampleksigo de Fibes de 2012 de Guillermo Vázquez Consuegra.
- Fibes II
- Panoramo de la spektaklejo de Fibes.
- Enirejo al la aŭtohaltigejo de la Palaco de Kongresoj de Sevilla.
Referencoj
- ↑ «Decisiones tomadas por la Unión Europea en la Cumbre de Sevilla». El Mundo. 22a de junio 2006.
Eksteraj ligiloj
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fibes en la hispana Vikipedio.