Fiŝlago Staňkov | |
ĉeĥe: Staňkovský rybník | |
fiŝlago | |
![]() Fiŝlago Staňkov | |
Oficiala nomo: Staňkovský rybník | |
Kromnomo: Velký Soused, Velký Bystřický rybník | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono |
Distrikto | Jindřichův Hradec |
Municipo | Staňkov |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Javořica montetaro |
Situo | Fiŝlago Staňkov |
- alteco | 469 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 58′ 39″ N 14° 57′ 15″ O / 48.97750 °N, 14.95417 °O (mapo) |
Areo | 2,41 km² (241 ha) |
Baseno | Baseno Třeboň |
Fondo | 1550 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
![]() Situo enkadre de Ĉeĥio ![]() Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
![]() | |
Fiŝlago Staňkov (ĉeĥe: Staňkovský rybník, antaŭe konata sub nomoj Velký Soused kaj Velký Bystřický rybník) estas per areo la oka plej granda fiŝlago en Sudbohemia regiono kaj la dekdua en la tuta Ĉeĥa respubliko. Ĝi estas la kvara plej granda en distrikto Jindřichův Hradec. Ĝi trocviĝas sude de Bohemio en la katastra teritorio de municipo Staňkov ĉe ŝtatlimo kun aŭstra federacia lando Malsupra Aŭstrio, kkiu kondukas sur ties orienta bordo en diverse granda distanco de ĝi. La akva areo havas areon 241 ha. Ĝi estas la plej profunda kaj la plej volumena fiŝlago en Ĉeĥio, sed indikoj pri ĝia profundeco tre diferenciĝas: 8,5 m,[1] aŭ 16 m.[2] La tera ŝutita digo estas 160 m[1] ĝis 170 m[2] longa kaj 14 m,[1] aŭ 16 m[2] alta kaj ĝi retenas proksimume 6,63 mil. m³[1] aŭ 20 mil. m³[2] da akvo. La fiŝlago estas longa 6 km kaj ĝia perimetro estas 25 km. La akvokolekta areo havas grandecon 124 km². Ĝi situas en supermara alteco 469 m.
Historio
La fiŝlago estis fondita fare de Mikuláš Ruthard z Malešova en la jaro 1550 precipe pro inundoj sur rojo Koštěnický potok. Ĝi do plenumas simila retencian funkcion kiel Rožmberk. Devene la fiŝlago nomiĝis Soused, pli poste Velký Bystřický. Eblas, ke devene ĉi tie estis lago barita per roko, en kiun estis elrompita galerio por ellasejo - simile kiel ĉe fiŝlago Dvořiště.
Pluaj fotoj
- Fiŝlago Staňkov, vido de la digo
- Fiŝlago Staňkov, vido al bordo ĉe Rezatá pila direkte al kampadejo U Kosů
- Fiŝlago Staňkov
Ligiloj
Referencoj
Literaturo
- Štefáček Stanislav, Encyklopedie vodních ploch Čech, Moravy a Slezska, Staňkovský rybník (s. 251), Nakladatelství Libri, Praha, 2010 ISBN 978-80-7277-440-1