Fiŝista reĝo
legenda figuro homo eble fikcia
Informoj
Sekso vira
Nacieco Reĝlando Anglio
Okupo reganto fiŝkaptisto
Infanoj Elaine of Corbenic

La fiŝista reĝo estas reĝo, kiu gardas de la Sanktan Gralon en Artura legendo. Laŭ iuj verkistoj li nomiĝis Pelles.

Estas multaj versioj de lia historio, sed ĉiuj diras, ke li estis vundata en la kruroj aŭ la ingveno, kaj ne povas movi sin sen ies helpo. Dum li estis vundita, lia regno grave suferis: pro lia senpotenco lia lando estas dezerto - la "Waste Land" kiu donas la titolon de la poemo de T. S. Eliot. Li povis fari malmulte krom fiŝkapti ĉe rivero proksime al sia kastelo Corbenic. Multaj kavaliroj penis sanigi lin, sed nur Parsifalo povis fari tion.

La fiŝista reĝo estis la patro de Elaine, kiu per magiaj trompoj igis Lanceloton amori ŝin kaj poste naskis Galahad.

La rolulo de la fiŝista reĝo inspiris la filmon The Fisher King kun titolo samsignifa.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.