Fiŝera sturno | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Lamprotornis fischeri (Reichenow, 1884) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Fiŝera sturno, Lamprotornis[1] fischeri, estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj. Ĝi troviĝas kiel nekomuna loĝanta reproduktulo el Orienta Afriko nome el sudorienta Etiopio kaj suda Somalio al orienta Kenjo kaj nordorienta Tanzanio. Ĝi troviĝas en seka malferma dornarbustaro de akacioj.
La nomo en Esperanto kaj en la scienca nomo rememoras la germanan esploriston Gustav Fischer.
Aspekto
Plenkreskulo de tiu 18 cm longa, 51 g peza sturno havas ĉefe cindrogrizan plumaron supre, iom pli malhela ĉe flugiloj kie estas ankaŭ iomete da bruna nuanco, kaj en brusto escepte blankaj kapo kaj subaj partoj nome gorĝareo, suba brusto, ventro kaj subvosto. En la blanka kapo estas nigra bridostrio el bekobazo rekte al okulo kiu plifortigas la minacecon de la mienon de la blankeca okulo. Ĝi havas blankan irison kaj nigrecajn bekon kaj krurojn kiuj havas blanke kovritajn femurojn. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj havas pli brunan plumaron, brunan irison kaj sablokoloran flavecan suban makzelon. Ne estas subspecioj.
Tiu specio havas nombrajn alvokojn, sed la plej familiara estas zumeca kri-ŭii-kriiŭu. Estas ankaŭ laŭta fajfo kaj metaleca kanto.
Kutimaro
Reproduktado
La Fiŝera sturno kutime nestumas en dornarboj, tipe 2.5 m supergrunde. La tegmenta nesto estas farita el herboj kaj kovrita per plumoj. Ĝi havas koridoron kaj malfermaĵon flanke. La ino demetas ĝis 6 ruĝecpunktecajn bluajn ovojn, kies sezono okazas el aprilo al majo kaj el septembro al novembro.
Ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn, helpate de helpantoj, kiuj estas ankoraŭ antaŭmaturuloj aŭ ne parigitaj birdoj.
Manĝo
Kiel aliaj sturnoj, la Fiŝera sturno estas ĉiomanĝanta, kaj foje manĝas fruktojn kaj berojn, sed ties dieto estas precipe insektoj, kaptitaj surgrunde. Ili kutime manĝas solaj aŭ en paroj, sed povas formi miksitajn birdarojn kun la Bridosturno. Ili ankaŭ rajdas grandajn mamumojn kiaj zebroj, bubaloj aŭ gazeloj por kapti de tiuj forpelitajn insektojn.
Referencoj
- Freare kaj Craig, Starlings and Mynas ISBN 0-7136-3961-X
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-08-13. Alirita 2010-05-18.
|