Fiĝia lingvo | ||
lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
orient-fiĝia lingvaro | ||
Parolata en | Fiĝio | |
Parolantoj | 341 270 | |
Denaskaj parolantoj | >0,3 milionoj | |
Skribo | Latina alfabeto | |
Lingvistika klasifiko | ||
Aŭstronezia lingvaro
| ||
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | fj | |
ISO 639-2 | fij | |
ISO 639-3 | fij | |
SIL | FIJ | |
Glottolog | fiji1243 | |
Angla nomo | Fijian | |
Franca nomo | fidjien | |
Vikipedio | ||
La fiĝia lingvo estas lingvo el la grupo de la aŭstroneziaj lingvoj. Ĝi parolatas sur la insulara ŝtato Fiĝio en la Pacifika Oceano. Lingva ekzemplo en Vikipedio estas la nacia himno de la Fiĝio, nomata Meda Dau Doka.
Ortografio
En la ortografio estas kelkaj apartaĵoj:[1]
- b estas prononcata kiel [mb]
- c estas prononcata kiel [ð] en la angla "this"
- d estas prononcata kiel [nd]
- g estas prononcata kiel [ŋ] en la germana "singen"
- j estas prononcata kiel [tʃ] en "ĉaro"
- q estas prononcata kiel [ŋg] en la germana "Tango"
La vokaloj prononcatas aŭ mallonge aŭ longe. Kutime oni ne indikas ĉu vokalo estas longa aŭ mallonga, sed en lernmaterialojn ktp. longaj vokaloj indikatas per uzo de makronoj (ekzemple: ā, ē, ī, ō, ū).
Vortolisto
(nī sā) bula | saluton |
io | jes |
lailai | malgranda |
levu | granda, dika, multe |
(nī sā) moce | bonan nokton, adiaŭ |
sega | ne (sole) |
sega ni | ne (antaŭ verboj) |
vale | domo |
vale lailai | necesejo |
vinaka | dankon |
vinaka vakalevu | dankegon |
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Fijian language, alphabet and pronunciation sur www.omniglot.com angle
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.