Por samtitola artikolo vidu la paĝon Schindellegi-Feusisberg (stacidomo).
Feusisberg
Blazono de Feusisberg
Feusisberg
komunumo en Svislando
Kantono Ŝvico
DistriktoHöfe
Geografia situo CH1903: 699196 / 227079 (mapo)47.1872222222228.7475Koordinatoj: 47° 11′ N,  45′ O; CH1903: 699196 / 227079 (mapo)
Nombro de loĝantoj4720
Areo17,56 km²
Alteco685 m super marnivelo
Poŝtkodo8835
Komunumkodo1321
Mapo de Feusisberg

Feusisberg estas komunumo en la distrikto Höfe en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 4 720 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Feusisberg situas ĉe la norda deklivo de la monto Etzel sur teraso proksimume 200 metroj super la Lago de Zuriko. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Feusisberg ankaŭ la laŭ loĝantaro multe pli granda vilaĝo Schindellegi kaj parto de la vilaĝo Biberbrugg, kies alia duono apartenas al la komunumo Einsiedeln. Tra Schindellegi fluas en okcidento de la komunumo la rivero Sihl kaj nur malalta barilo malhelpas, ke la rivero ne fluas norden rekte al la Lago de Zuriko sed okcidenten tra la Sihl-Valo al Zuriko.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Feusisberg limas en nordokcidento al Wollerau, en nordoriento al Freienbach, en sudo al Einsiedeln, en sudokcidento al Oberägeri (ZH) kaj en okcidento al Hütten (ZH).

Trafiko

La vilaĝo Feusisberg mem situas flanke de la gravaj trafikvojoj, dum Schindellegi disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de la Svisaj Sudorientaj Fervojoj de Sankt-Galo tra Pfäffikon al Lucerno. Tra Schindellegi pasas ankaŭ la grava kantona ĉefvojo n-ro 8 de Pfäffikon SZ al Ŝvico, kiu parte estas kvarŝpura kaj konektas la svisan aŭtovojon A3 kun la svisa aŭtovojo A4. Poŝtaŭtolinio konektas stacidomon la vilaĝocentro de Feusisberg kun la stacidomoj de Schindellegi kaj de Pfäffikon.

Historio

Feusisberg estis unuan fojon dokumente menciita en la 13-a jarcento kiel Uffenberge.[1]

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Bildoj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.