Opava východ - Hlučín | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Renkontiĝo de personaj trajnoj en Kravaře ve Slezsku, meze trajno ĝis Chuchelná | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Superrigardo | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Numero de linio | 317 | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Paso de fervojo | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Trafikado | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Trafikanto | České dráhy | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Teknikaj trajtoj | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Longo | 22 km | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ŝpuro | 1435 mm (Normala ŝpuro) | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Fervoja elektra sistemo | neelektrizita fervojo | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Maksimuma dekliveco | 14,29 ‰ | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Min. radiuso de arko | 320 m | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Maksimuma rapideco | 70 km/h | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Stacioj de la fervojlinio | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Klarigoj
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Fervojlinio Opava východ – Hlučín (en horaro por vojaĝantoj fervojlinio 317) estas unurela fervojo kun longeco 22 km. Temas pri regiona fervojlinio.
Historio
Sektoro Opava – Kravaře estiĝis kiel konsisto de fervojlinio Opava – Racibórz, kiu estis konstruita iel internacia fervojo kuniganta Prusion kaj Aŭstrio-Hungarion, sed granda parto de la fervojlinio situis sur teritorio de Prusio, ĉar ties konsisto estis tiutempe ankaŭ Hluĉinio. La unua trajno traveturis la tutan vojon la 20-an de oktobro 1895. La alia parto de la fervojlinio el Kravaře ĝis Annaberg (hodiaŭ Chałupki) komenciĝis konstrui kiel deflankiga en duono de la jaro 1911, solena komenco de trafiko en sektoro Kravaře – Hlučín okazis la 28-an de novembro 1913. Pluan konstruadon interrompis la unua mondmilito kaj sekvantaj disputoj pri estonteco de la teritorio. Sed baldaŭ la konstruado estis renovigita, kaj en junio de 1925 estis enkondukita en trafikon sektoro Hlučín – Petřkovice. Plu oni ne daŭrigis en la konstruado rilate al ŝanĝo de ŝtatlimoj. Anstataŭ tio oni proponis daŭrigon ĝis Ostrava Hrušov, sed la planojn malebligis la dua mondmilito. Dum retiriĝantaj bataloj la fervojlinio estis difektita , sed jam la 23-an de novembro 1945 la transporto estis renovigita.
Sed en fervojlinio Opava – Racibórz la transporto estis renovigita nur ĝis Chuchelná. Iom post iom signifo de la fervojlinio ĝis Hlučín kun daŭrigo al Ostrava kreskis, male signifo de fervojlinio ĝis Chuchelná sinkis, tial estis kreita nova ĉefa branĉo Opava – Hlučín kaj el la fervojlinio ĝis Chuchelná fariĝis fervojo deflankiga.
Komuniko kun Ostrava estis solvita en la jaro 1950, kiam estis konstruita tramvojo el Ostrava ĝis Petřkovice kaj Transporta entrepreno Ostrava aĉetis fervojlinion Hlučín – Petřkovice, kiun ĝi elektrizis kaj kunigis kun tramvojo ĝis Petřkovice. Tramtransporto sur la fervojo daŭris ĝis la jaro 1982, kiam la transporto inter tramturniĝejo Hlučínská kaj Hlučín estis pro malbona teknika stato haltigita. La reloj estis forportitaj kaj sur ties korpo estis konstruita ŝoseo I/56.
Estonteco
Enkadre de projekto pri evoluo de fervojreto České dráhy lasis en la jaroj 1997 - 2005 ellabori teknike-ekonomian kaj teritorie-teknikan studon pri rela komuniko Hlučín – Ostrava, kie estis kiel plej avantaĝa solvo proponita konstruo de sistemo de tramtrajnoj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Fervojlinio Opava východ – Hlučín – Petřkovice en Vikimedia Komunejo