Fervoja akcidento ĉe Spálov | |||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Loko de la fervoja akcidento | |||||||||||||||||||||||||||||
Tempo | ĉirkaŭ 13:00 | ||||||||||||||||||||||||||||
Dato | 25-a de aŭgusto 1990 | ||||||||||||||||||||||||||||
Koordinatoj | 50° 38′ 20″ Nordo 15° 18′ 41″ Oriento / 50.638889 °N, 15.311389 °O (mapo)Koordinatoj: 50° 38′ 20″ Nordo 15° 18′ 41″ Oriento / 50.638889 °N, 15.311389 °O (mapo) | ||||||||||||||||||||||||||||
Ŝtato | Ĉeĥoslovakio | ||||||||||||||||||||||||||||
Fervojlinio | Železný Brod – Tanvald | ||||||||||||||||||||||||||||
Tipo de akcidento | kunpuŝiĝo de persona trajno kun manipula vagonaro | ||||||||||||||||||||||||||||
Mortintoj | 14 | ||||||||||||||||||||||||||||
Vunditoj | 32 | ||||||||||||||||||||||||||||
Multimedia enhavo en Commons | |||||||||||||||||||||||||||||
Parta paso de la vojo | |||||||||||||||||||||||||||||
Helpo | |||||||||||||||||||||||||||||
|
Fervoja akcidento ĉe Spálov estis kunpuŝiĝo de persona trajno kun ŝarĝtrajno ĉe Spálov en distrikto Semily la 25-an de aŭgusto 1990. Dum la akcidento mortis 14 homoj, 32 pluaj estis vunditaj.
Kaŭzoj kaj sekvoj de la akcidento
La kunpuŝiĝo de trajnoj okazis sur la fervojlinio Železný Brod - Tanvald ĉirkaŭ la 13-a horo. En netrarigardebla roka tereno ĉe ponto trans rivero Kamenice frunte kunpuŝiĝis la manipula ŝarĝtrajno veturanta el Jesenný kun motora persona trajno 6302. Tiu veturis el Železný Brod ĝis Tanvald kaj ĝis Liberec.
Kulpintoj de la malfeliĉo estis markitaj ekspediciisto en fervojaj stacioj Jesenný kaj Železný Brod. Tiuj pro kulpo de nereguliga komunikado sendis la trajnojn kontraŭ si. La viroj konsciis sian eraron kaj provis averti la personan trajnon pere de priservo de restoracio ĉe haltejo Spálov. Sed nur mallongtempe antaŭ tio la trajno preterveturis la lokon. Ambaŭ ekspediciistoj estis pli poste kondamnitaj al puno de kvin jaroj de forpreno de la libereco.
La persona trajno estis kunmetita el motora veturilo de vico 810 kaj postverurila veturilo. Post la forveturo el Spálov, kie vico da homoj elvagoniĝis el ĝi, ĝi transveturigis la ponton kaj en la sekvanta arko ĝi frunte kunpuŝiĝis kun la ŝarĝtrajno, gvidita de dizelelektra lokomotivo 743.010. La kunpuŝiĝo revenigis la personan trajnon reen al la ponto, kie ĝi komencis bruli.
Mortis 4 homoj, 32 estis vunditaj. Inter la mortintoj estis krom aliaj lokomotivestro de la persona trajno Eduard Vraštil kaj lia trajnestro Karel Svatý. La lokomotivestro sufiĉis senpere antaŭ la kunpuŝiĝo averti la vojaĝantojn, por ke ili tenis sin malantaŭe. La viadukto estis omaĝe al li nomita "Ponto de Eda". La garnizono de la ŝarĝatrajno supervivis, same kiel konduktoro el la persona trajno. Tiu estis en tempo de la kunpuŝiĝo en la postveturila veturilo.
Rememoro de la tragedio
En la suda fino de la ponto situas monumenteto al la viktimoj de la tragedio. Omaĝe de ili oni ankaŭ aranĝas persisteman kuradon kaj dekokkilometran longdistancan marŝadon el Tanvald ĝis Spálov.
Pluaj fotoj
- Monumento al la viktimoj de la malfeliĉo
- "Ponto de Eda" - fervoja ponto en loko de la akcidento, kiu estis omaĝe al la lokomotivestro Eduard Vraštil nomita "Ponto de Eda". Eduard Vraštil sufiĉis antaŭ la akcidento averti la vojaĝantojn kaj per tio li kontribuis al malaltigo de viktimoj.
Ligiloj
Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Fervoja akcidento ĉe Spálov en Vikimedia Komunejo