Fertőszentmiklós | |||
urbo | |||
![]() | |||
|
|||
Areo | 39 km² (3 900 ha) | ||
---|---|---|---|
Loĝantaro | 3 880 | ||
Poŝtkodo | 9444 | ||
Telefona antaŭkodo | 99 | ||
![]() | |||
Retpaĝo: www.fertoszentmiklos.hu | |||
Fertőszentmiklós [fertosentmikloŝ] estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en la regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Sopron. En la hungara lingvo la nomo signifas Fertő-Sankta Nikolao.
![](../I/Fert%C5%91szentmikl%C3%B3si_r%C3%B3mai_katolikus_templom.jpg.webp)
Situo
Fertőszentmiklós situas sur ebenaĵo laŭ la ĉefvojo inter Győr kaj Sopron, tie komenciĝas flankovojo al Kőszeg, laŭ la fervojo Sopron-Győr, fine eliĝas fervojo ankaŭ al Pamhagen (hungare Pomogy).
Historio
![](../I/Fert%C5%91szentmik%C3%B3svas%C3%BAt%C3%A1llom%C3%A1s01.jpg.webp)
La unua mencio devenis el 1228 en formo Terra Neweg. La vilaĝo preskaŭ senhomiĝis post la tatara invado en 1241. En la 15-a jarcento ĝi iĝis kampurbo. Dum la 19-a jarcento formiĝis 2 vilaĝoj Szentmiklós kaj Szerdahely. La grandvilaĝo urbiĝis en 2008. Fertőd troviĝas 6, Kapuvár 13, Sopron 26, Csorna 30, Kőszeg 39, Győr 62, Budapeŝto 182 km.
Vidindaĵoj
- kasteloj de Széchenyi kaj de Bezerédy
- Preĝejo de Sankta Nikolao (Fertőszentmiklós)
- pilgrimloka Kapelo Sepdolora Dipatrino (Fertőszentmiklós) de 1903
- Skulptaĵoj pri Dipatrino kaj Petőfi
Famuloj
- En Fertőszentmiklós naskiĝis ĉefepiskopo Csaba Ternyák.
- En Szerdahely (iam ekstra parto de Fertőszentmiklós) naskiĝis politikisto István Bezerédj.
Ĝemelurboj
Pleidelsheim, Germanio (1994)
Leopoldov, Slovakio (2003)
Komunumoj pri Sankta Nikolao en Hungara reĝlando
Fontoj
- distancoj Arkivigite je 2015-12-22 per la retarkivo Wayback Machine