Ferrocarrils de la Generalitat de Catalunya
Ferrocarrils de la Generalitat de Catalunya
registara organizaĵo train operating company firmao de administrado de fervoja infrastrukturo vd
Dum 5-a de septembro 1979 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Ferrocarrils de Catalunya
Jura formo publika entrepreno
Ĉefestro(j) Antoni Segarra i Barreto vd
Sidejo Barcelono
Lando Hispanio
Dungitoj 1 813 (stato: 2021)
Agokampo Linio Barcelona-Vallès Linio 7 de la metroo de Barcelono Linio Llobregat-Anoia Ferrocarril Turístic de l'Alt Llobregat Lleida–La Pobla Line Vall de Núria La Molina Montserrat Rack Railway
Posedata de Generalitato de Katalunio vd
Posedataj kompanioj Montserrat Rack Railway Plaça Molina Vall de Núria Rack Railway Sant Gervasi El Putxet Les Tres Torres Aeri de Montserrat Pàdua Gràcia Muntaner La Bonanova Sarrià Reina Elisenda Avinguda Tibidabo Funicular de la Santa Cova Funicular de Sant Joan Funicular de Gelida La Floresta station Baixador de Vallvidrera station Bellaterra station Les Planes station Peu del Funicular station Autonomous University railway station Estació de Sant Joan Volpelleres station Diagonal-Provença vd
TTT Oficiala retejo

Ferrocarrils de la Generalitat de Catalunya (FGC) (Fervojoj de la Ĝeneralitato de Katalunio) nome kompanio de fervojoj posedaĵo de la Generalitato de Katalunio, kiu funkcias ĉe kelkaj nesinsekvaj linioj en Katalunio (Hispanio). Totale la kompanio funkcias je 140 km de mallarĝa vojo (1 000 mm) kaj je 42 km de normala vojo (1 435 mm) en la Provinco de Barcelono kaj je 89 km de larĝa vojo (aŭ iberia larĝo, 1 668 mm) en la Provinco de Ilerdo kaj la Pireneoj, du dentorelaj fervojoj kaj kelkaj funikularoj.

Historie la malsama vojolarĝo kompare kun la resto de la iberiaj fervojoj respondis al la neceso de la kataluna burĝaro eksporti siajn produktojn eksterlande, dum la diversaj hispanaj registaroj el la mezo de la 19a jarcento priokupiĝis ke neniu invado el Eŭropo povu uzi la samlarĝajn fervojojn.

Metropolitena funkcio

La linioj de la trajnoj de suburbaj servoj de FGC funkcias kiel metroo kompletigante la servojn de la Metroo de Barcelono, transirante Barcelonon kaj la metropolan areon, funkciante kiel tarife integrita servo de alta frekvenco. La numera sistemo de tiuj linioj subdividiĝas en:

  • L kiu korespondas al la linioj kiuj funkcias kiel parto de la reto de Metroo de Barcelono (kiu nun konsistas el 12 linioj, el kiuj tiuj de 1 al 5 kaj de 9 al 11 estas ekspluatataj de TMB kaj tiuj de 6 al 8 kaj 12 de FGC).
  • S (de Suburbà), kiu korespondas al la linioj kiuj iras de Barcelono ĝis la zonoj 2 kaj 3 difinitaj de "Autoritat del Transport Metropolità" (ATM).
  • R (de Rodalies), kiuj korespondas al la interurbaj linioj kiuj superas la zonon 3 de la sistemo de "Autoritat del Transport Metropolità". La metropola areo de Barcelono havas 8 liniojn de Rodalies, el kiuj tiuj de 1 al 4 kaj de 7 kaj 8 estas ekspluatataj de Renfe Operadora, kaj tiuj de 5 kaj 6 kaj 50 kaj 60 de FGC.
  • RL (de Regional de Lérida) nomo por la tuta itinero de la Linio Lérida-Puebla de Segur. Ankaŭ (de Rodalia de Lleida, Cercanías de Lérida) nomo por la itinero de la sama Linio Lérida-Puebla de Segur al Balaguer. La infrastrukturo estas posedata de FGC kaj administrata de Renfe Operadora ĝis 2016. Ekde tiam, post la ekfunkciigo de la novaj trajnoj posedataj fare de FGC, ĝi estas administrata kaj funkciigata tute fare de FGC.
Servoj De Al
Metropolitenaj servoj
BCN - Pl. CatalunyaSarrià
BCN - Pl. CatalunyaAvinguda Tibidabo
BCN - Pl. EspanyaMolí Nou - Ciutat Cooperativa
SarriàReina Elisenda
Linio Barcelona-Vallès
FGC BCN - Pl. CatalunyaTerrassa Nacions Unides
FGC BCN - Pl. CatalunyaSabadell Parc del Nord
Linio Llobregat-Anoia
FGC BCN - Pl. EspanyaCan Ros
FGC BCN - Pl. EspanyaOlesa de Montserrat
FGC BCN - Pl. EspanyaMartorell-Enllaç
FGC BCN - Pl. EspanyaQuatre Camins
FGC BCN - Pl. EspanyaManresa
FGC BCN - Pl. EspanyaManresa (duonrekta)
FGC BCN - Pl. EspanyaIgualada
FGC BCN - Pl. EspanyaIgualada (duonrekta)
Linio Lleida - la Pobla de Segur
Lleida-PirineusBalaguer
Lleida-PirineusLa Pobla de Segur

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.