Ferreyres
Blazono de Ferreyres
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
DistriktoMorges
Koordinatoj 46° 40′ 00″ N 06° 29′ 00″ O / 46.66667 °N, 6.48333 °O / 46.66667; 6.48333 (mapo)Koordinatoj: 46° 40′ 00″ N 06° 29′ 00″ O / 46.66667 °N, 6.48333 °O / 46.66667; 6.48333 (mapo)
Nombro de loĝantoj252 (2007)
Areo3,16 km²
Alteco565 m super marnivelo
Poŝtkodo1313
Komunumkodo5483
Situo de Ferreyres

Ferreyres estas komunumo de la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo en Svislando.

Geografio

Ferreyres situas ĉe la piedo de la ĵurasa montaro, proksimume 23 km nordokcidente de Laŭzano kaj 62 km nordoriente de Ĝenevo.

Sur la komunuma teritorio situas la kunfluejo de Veyron kaj Venoge en loko kun la nomo La Tine de Conflens (= la falo de la kunfluantoj) ĉar la du riveroj tie pasas akvofalojn.

La rivero Venoge formas la sudan limon de la komunumo kun Chevilly.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Ferreyres limas norde kaj oriente al La Sarraz, sude al Chevilly, okcidente al Moiry, kaj norde al Croy kaj Romainmôtier-Envy (en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso) .

Historio

La unua dokumenta mencio de Ferreyres datiĝas el la jaro 814 kiel Forrarias.

Eksteraj ligiloj



This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.