Fernando Redondo Ituarte | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de novembro 1882 en Maono |
Morto | 1-an de januaro 1949 (66-jaraĝa) en Meksiko |
Lingvoj | Esperanto • hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • militisto |
Fernando REDONDO ITUARTE (naskiĝis la 2-an de novembro 1882 en Maó, Balearoj, mortis en Meksiko en 1949) estis hispana militisto kaj esperantisto.
Li estis kunlaboranto de respublikanaj kaj socialistaj gazetoj pri temoj Esperanta, teozofia kaj politika. Li fondis du gazetojn, gvidis multajn kursojn, kunlaboris al kelkaj E-revuoj.
Granda amiko de Julio Mangada Rosenörn, kun kiu li kunlaboris en la redaktado de gazetoj, gvidado de Hispana Esperanto-Asocio kaj organizado de kursoj.
Li multe verkis kaj tradukis el la hispana; li ankaŭ kunlaboris en la Enciklopedio de Esperanto (1934).
Dum la hispana interna milito, li restis fidela al la respubliko, kaj batalis en la ĉirkaŭaĵoj de Madrido kaj en sia naskiĝinsulo Minorko (Balearoj).
Referencoj
- Margais, Xavier. El moviment esperantista a Mallorca (1898-1938). Edicions Documenta Balear, 2002. ISBN 84-95694-29-8. [p. 263-266]
Eksteraj ligiloj
- Omaĝo al F. Redondo, fare de la majorka E-grupo Arkivigite je 2007-08-16 per la retarkivo Wayback Machine
- Lia poemo "La gruntado" (himno de la pesimistoj)
- Ekzile en Meksiko. Militrakonto, 05/01/2020
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.