Fernand Blangarin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de marto 1886 en Parizo |
Morto | 29-an de septembro 1914 (28-jaraĝa) en Châlons-en-Champagne |
Mortokialo | pafvundo |
Lingvoj | Esperanto • franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • oficiro |
Fernand BLANGARIN (pseŭdonimo: Fi-Blan-Go; 7-an de marto 1886 – 29-a de septembro 1914) estis franca esperantisto kaj suboficiro en armeo, aktiva gvidanto de la Laborista Esperanto-movado antaŭ la Unua Mondmilito.
Vivo
Li naskiĝis dimanĉe 7-an de marto 1886 en Parizo. Fondinto kaj gvidanto de la laborista asocio "Paco Libereco", kaj poste de "Liberiga Stelo". Redaktanto de Internacia Socia Revuo de 1907 ĝis 1909 kaj kunlaboranto al Le Travailleur Espérantiste. Li tradukis multajn broŝurojn eldonitajn de Paco-Libereco kaj estis Lingva Komitatano. Li partoprenis ruĝulajn kongresetojn en Ĝenevo kaj Kembriĝo.
Mobilizita tuj ĉe la militdeklaro, li pro militvundoj mortis "Por Francio", marde la 29-an de septembro 1914 en Châlons sur Marne (Marne), dum la fama "batalo ĉe Marno".
Tradukoj
- Nova Gvidlibreto por Soldato en ĉiuj Landoj de Georges Yvetot (1905), Paco-Libereco, tradukita kun 'Ludoviko' 1906;
- Al la virinoj de Urbain Gohier, Paco-Libereco, 1909;
- La parlamentisma iluzio de Charles-Ange Laisant, Paco-Libereco, 1910.
Rete legeblaj tekstoj
- La Malbenito, traduko el la franca.