Ferlo estas rivero, regiono kaj dezerto en la nordo de okcidentafrika ŝtato Senegalo.

  • Rivero Ferlo estas intermita rivero en Senegalo, kiu enfluas la lagon de Gjerso, kaj iam enfluis la riveron Senegalo. Dum la seka sezono en vintro la longeco de la rivero reduktiĝas al nur 500 km.
  • Regiono Ferlo ricevis sian nomon de Ferlo-rivero, ĉar ĝi situas inter tiu rivero en la sudo kaj Senegal-rivero en la nordo. En la oriento de la Ferlo-regiono situas du naturprotektejoj, norde respektive sude de urbeto Ranérou:
    • la Réserve de faune du Ferlo Nord (RFFN)
    • la Réserve de faune du Ferlo Sud (RFFS)


Dezerto Futa Ferlo

Dezerto Futa Ferlo estas dezerto-aridejo 70.000 km² vasta, kiu okupas grandan parton de la regiono inter Ferlo- kaj Senegal-rivero, pli ol trionon de Senegalo. Ĝi estas parto de Sahelo, la jara precipitaĵo estas 300 mm.

La pejzaĝo estas markita per dunoj, foje rokoj, foje malgrandaj basenoj kun argila grundo, kie akvo reteniĝas.

La vegetaĵaro estas magra. Unu el la malmultaj agrikulturaj produktoj estas Arabgumo, produkto el la senegala akacio. Centro de la regiono estas urbeto Linguère kun ĉirkaŭ 13.000 loĝantoj.

Literaturo

  • Michel Renaudeau: Gambia und Senegal, APA Publ., München 1997, ISBN 3-8268-1392-8

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.