Ferike Boros | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Weinstock Franciska | |
Naskiĝo | 3-an de aŭgusto 1873 en Oradea | |
Morto | 16-an de januaro 1951 (77-jaraĝa) en Holivudo | |
Tombo | Glen Haven Memorial Park vd | |
Lingvoj | hungara • angla vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro • filmaktoro • teatra aktoro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
BOROS Ferike (Ferike Weinstock ĝis 1900) (pr. boroŝ) estis hungara aktorino, usona filmaktorino naskita en Nagyvárad (Hungarujo) la 3-an de aŭgusto 1873 kaj mortinta en Holivudo la 16-an de januaro 1951.
Kariero
Ŝi ludis en 1893–94 en Miskolc, en 1894–95 en Szabadka, en 1896–97 en Szeged, poste en Budapeŝto inter 1896 kaj 1898 en trupo de Lajos Pesti Ihász, ekde 1898 ĝis 1900 en Gaja Teatro, ekde 1900 ĝis 1903 en Nacia Teatro (Budapeŝto). Ekde 1903 ŝi vivis en Londono, ekde septembro de 1909 en Novjorko. En 1928 ŝi dungiĝis en Holivudo al filmfabriko Metro Goldwyn Mayer. Inter 1930 kaj 1946 ŝi aperis en pluraj filmoj.
El ŝiaj roloj en Hungarujo
- Kató (Blumenthal–Kadelburg: Az „Arany Kakas”);
- Babette (Feydeau: A férj vadászni jár);
- Hautignol-né (Feydeau: Osztrigás Mici).
Eksteraj ligiloj
- Retpaĝoj
- ĉe Movietome
- ĉe Színészkönyvtár Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
Fonto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.