Feridomo estas domo por feriado, kiu estas disponigita al gastoj kontraŭ pago dum ia tempo. Ofte feridomoj estas konstruitaj nur tiucele. Kelkaj familioj tamen posedas feridomon nur por memuzo, ekzemple en belaj regionoj.
Kiam la feridomo ne estas parto de tuta feriejo grandas la eblo ekkoni landon kaj homojn.
En multaj regionoj la luado de feridomoj okazas nur semajne. Tiukaze sabato estas plej ofte la alventago. Ofte aldoniĝas aliaj kostoj al la lukosto mem, kiel por akvo kaj elektro, litotukoj aŭ fina purigado.
Luado okazas per turisma oficejo aŭ rekte per la posedanto.
Fotogalerio
- Feridomo en Belgio
- Tipa: la ruĝfarbita feridomo Mökki
- Sveda feridomo en Dalarna
- Tipa nordsveda somera dometo, "Sommarstuga"
- Iama grenejo en Wismar
- Tipa bretona feridomo, La Ville Heleuc
- Irlanda feridomo
- Nederlanda feridomo (Gerrit Rietveld)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.