Hematito: ĉefa fererco de Brazilo

La feroerco estas roko entenanta feron, ĝenerale sub formo de oksidoj, kiel la baŭksito.

La ĉefaj ferercoj estas sulfidoj, karbonatoj kaj oksidoj. Sulfidoj (pirito, pirotito) ne estas uzataj por la produktado de fero ĉar la sulfuro fraĝiligas la ferajn alojojn. Ĝi prefere utiliĝas por la produkto de sulfura dioksido. Plej riĉaj en fero estas la oksidoj: magnetito kaj hematito. Hematito estas la plej grava fererco por la ferindustrio.

La fera enteno varias laŭ la mineralo. Estas scienda, ke la izomorfio, oftega ĉe la mineraloj, malpligrandigas la teorian entenon.

MineraloKemia FormuloTeoria enteno de fero en la mineraloTeoria enteno de fero post kalcinado
hematitoFe2O369,9669,96
magnetitoFe3O472,472,4
magnesioferitoMgO·Fe2O356-6556-65
goetitoFe2O3·H2O62,970
hidrogoetito3Fe2O3·4H2O60,970
limonito2Fe2O3·3H2O6070
sideritoFeCO348,370
piritoFeS246,670
pirotitoFe1-xS61,570
ilmenitoFeTiO336,836,8

Ilmenito estas ĉefe erco de titano, fero estas sub-produktaĵo de la titana ekstraktado.

Monda produkto

Estimata produkto de fererco en milionoj da tunoj en 2006
laŭ "U.S. Geological Survey"[1]
LandoProduktado
Ĉinio520
Aŭstralio270
Brazilo250
Barato150
Rusio105
Ukraino73
Usono54
Sud-Afriko40
Kanado33
Svedio24
Venezuelo20
Irano20
Kazaĥujo15
Maŭritanio11
Aliaj landoj43
Tuta mondo  1690

La ferhavaj rokoj estas oftaj en la mondo (Fero konsistas 5% en maso el la terkrusto). 98% de la ekstrakta fererco utilas por la fabrikado de ŝtalo.

La tutaĵo de la atingeblaj[2] mondaj rezervoj da fero estas estimataj al 150 miliardoj da tunoj (1,5 x 1014kg), kaj la monda konsumo da fero kreskas de po 10% ĉiuj jaroj: estas antaŭvideble, ke en la ĉirkaŭaĵo de la 2090-aj jaroj, la fero estos elĉerpita, aŭ almenaŭ nepriĝos ekspluati pli kaj pli malriĉajn ercojn.

Bildaro

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. U.S. Geological Survey. Alirita 2008-01-29.
  2. La terkerno estas ja maso da fero de ĉirkaŭ 1024 kg, sed atingi ĝin estas aktuale sciencfikcia revo.

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.