Ferenc Wittmann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de januaro 1860 en Hódmezővásárhely |
Morto | 23-an de marto 1932 (72-jaraĝa) en Józsefváros |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | fizikisto • inĝeniero • instruisto |
Ferenc Wittmann [vitman], laŭ hungarlingve kutima nomordo Wittmann Ferenc estis hungara fizikisto, profesoro, membro (korespondanta en 1908) de Hungara Scienca Akademio.
Ferenc Wittmann naskiĝis la 16-an de januaro 1860 en Hódmezővásárhely. Li mortis la 23-an de marto 1932 en Budapeŝto.
Biografio
Ferenc Wittmann frekventis ambaŭ universitatojn en Budapeŝto. En 1878 li iĝis vicprofesoro en la teknikuniversitato. Li atingis la instruan rangon eksterordinara profesoro en 1892. Li estis viclernejestro en 1919. Li okupiĝis precipe pri radiotekniko. Li inventis pli novan osciloskopon, kiu portas lian nomon.
Elektitaj publikaĵoj
- A kanon alakokról (1881)
- Periodikus elektromos áramok optikai vizsgálata (1891)
- Csillapodás nélküli és csillapított rezgésjelenségek kísérleti vizsgálata (1911)
- Technikai fizika (Teknika fiziko), (1919)
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero W kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero W kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.