Ferenc Viosz | |
---|---|
Ferenc Viosz | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de oktobro 1861 en Andráshida |
Morto | 11-an de junio 1918 (56-jaraĝa) en Nagykanizsa |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | terposedanto |
Ferenc Viosz [vios], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Viosz Ferenc Lajos estis hungara nobela juĝisto, bienulo. Lia nobela antaŭnomo estis nemesvitai [nemeŝvitai].
Ferenc Viosz[1] naskiĝis la 4-an de oktobro 1861 en Andráshida (nuntempa urboparto de Zalaegerszeg), li mortis la 11-an de junio 1918 en Nagykanizsa.
Biografio
Ferenc Viosz frekventis gimnaziojn en Veszprém (urbo) kaj Győr, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. En 1887 li estis nobela juĝisto en Letenye, inter 1888 kaj 1992 en Pacsa, inter 1892-1896 en Nova, fine ĝismorte en Nagykanizsa. En la lasta urbo li estis ankaŭ gvidanto de la juĝejo. Li ricevis unuafoje ŝtatan premion. Li edziĝis en 1900 en Zalatárnok, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1901, respektive en 1904.