Ferenc Somhegyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Schröck Ferenc |
Naskiĝo | 9-an de oktobro 1813 en Bánd |
Morto | 1-an de julio 1879 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | apopleksio |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | romkatolika sacerdoto • historiisto • universitata instruisto • verkisto |
Ferenc Somhegyi [ŝomhedji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Somhegyi Ferenc estis hungara pastro, historiisto, instruisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1858). Lia origina nomo estis Schröck [ŝrok] Ferenc ĝis 1861.
Ferenc Somhegyi naskiĝis la 9-an de oktobro 1813 en Bánd. Li mortis la 1-an de julio 1879 en Budapeŝto.
Biografio
Ferenc Somhegyi frekventis gimnazion en Veszprém (urbo), poste li aliĝis al piaristoj en 1832. Li ekinstruis en Nagykanizsa en 1835, baldaŭe li plulernis en Vác kaj Pest (urbo), fine li pastriĝis. En 1840 li instruis jam en diversaj gimnazioj, post 2 jardekoj li iĝis gimnazia direktoro. Li strebis por la hungarlingva instruado. Ekde 1866 li instruis jam en universitato de urbo Pest. En la sekva jaro li estis elektita ordenestro.
Verkaro (elekto)
- Universala Mondhistorio (1847) - tradukaĵo
- Mondhistorio (1851-57) - sepfoje eldonita