Ferenc Remetei Filep | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de marto 1898 en Sibiu |
Morto | 3-an de aprilo 1977 (79-jaraĝa) en Körmend |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | kuracisto • kirurgo • hospital chief executive officer |
REMETEI FILEP Ferenc (naskita en Sibio la 11-an de marto 1898 kaj mortinta en Körmend la 3-an de aprilo 1977) estis hungara kuracisto.
Biografio
Ferenc Remetei Filep akiris diplomon de kuracisto en la Universitato de Budapeŝto inter 1917-1922. Li estis kirurgo en 1922-23 en Mezőhegyes, inter 1923-1926 en malsanulejo de Pestújhelyi Kórház, inter 1926-1929 asistanto en la Kirurgia Kliniko de Szeged, inter 1929-1931 privatsanatoria ĉefkuracisto en Gyula. Li estis inter 1931-68 direktoro de la malsanulejo de Körmend. Li publikigis preskaŭ cent studojn. Inter 1958-1964 li estis prezidanto de fakgrupo Nyugatdunántúli Sebész, pli poste ĝia honorprezidanto.
Verkoj
- Körmend egészségügyének története (kun Károly Kapronczay , Körmend, 1983).
Fonto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.