Ferenc Paczka
Memportreto de Ferenc Paczka en 1922
Memportreto de Ferenc Paczka en 1922
Persona informo
Naskonomo Paczka Ferenc
Naskiĝo 31-an de julio 1856 (1856-07-31)
en Monor
Morto 20-an de aprilo 1925 (1925-04-20) (68-jaraĝa)
en Berlino
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo

Ferenc Paczka [packa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Paczka Ferenc estis hungara pentristo.

Ferenc Paczka: Morto de Atilo la Huno

Ferenc Paczka naskiĝis la 31-an de julio 1856 en Monor, li mortis la 20-an de aprilo 1925 en Berlino.

Biografio

Ferenc Paczka aĝis 15, kiam lia desegnaĵo atingis la unuan lokon, tial li plulernis en la bavara belarta akademio. Liaj plej gravaj instruistoj estis Alexander Strähuber kaj Wilhelm von Diez. En 1874 li lernis en Parizo de Mihály Zichy, poste kun financa helpo de János Simor en Romo. En 1899 li edziĝis en Romo. Lia pentrista vivo kulminis en Berlino. Li pentradis religiajn kaj historiajn temojn, portretojn, ĝenrojn.

Ekspozicioj

  • postmorta en 1927

Elektitaj pentraĵoj

  • Tánclegenda
  • Birkanyírás
  • Három magyar parasztleány
  • Guggoló asszony
  • Mari Jászai
  • vidu la bildojn en tiu ĉi paĝo!

Fontoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.