Ferenc Nagy-Tóth | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de decembro 1929 en Mânău |
Morto | 23-an de marto 2022 (92-jaraĝa) en Kluĵo |
Lingvoj | rumana • hungara |
Ŝtataneco | Rumanio |
Okupo | |
Okupo | botanikisto |
Ferenc NAGY-TÓTH [nadj-to:t] estis rumania hungara biologo. Li naskiĝis en Mânău la 31-an de decembro 1929, mortis la 23-an de marto 2022.
Kariero
Ferenc Nagy-Tóth diplomitiĝis en Universitato Bolyai de Kluĵo pri biologio (1954). Li estis universitata instruisto en la sama universitato, poste scienca esploristo, ĉefesploristo en la filio de Kluĵo de la Rumana Akedemio. Li doktoriĝis en UBB de Kluĵo (1972). De 1976 li estas lekciisto en UBB, ano ekstera de Hungara Scienca Akademio, de Societo Biologia de Rumanio kaj de Societas Internationalis Limnologiae.
Libroj
- Pomologia R. P. R. (1964), Tratat de Algologie (1976, 1979), Biologie Generală (1983), The Results of the Romanian Researches Carried out in the Framework of International Biological Programme kunulaŭtoro, eldonaĵo de Ruman Akademio (1979).
- Régi erdélyi almák, 1998, Erdélyi Múzeum-Egyesület.
Fonto
- RMIL Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.