Ferenc Némethy | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de februaro 1926 en Hajdúdorog |
Morto | 8-an de aprilo 2003 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd • Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Edz(in)o | Irén Vargha |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Ferenc Némethy [nEmeti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Némethy Ferenc estis hungara aktoro, operkantisto.
Ferenc Némethy naskiĝis la 19-an de februaro 1926 en Hajdúdorog, li mortis la 8-an de aprilo 2003 en Budapeŝto.
Biografio
Ferenc Némethy akiris juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1950, sed li lernis ankaŭ kantadon. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Budapeŝta Ŝtata Operejo. Ekde 1951 li apartenis al Nacia Teatro (Miskolc). En 1954 li akiris aktoran diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo laŭ koresponda lernado. Ekde 1969 li estis membro de Teatro Madách. Li ricevis 4 premiojn inter 1961-2002.
Elektitaj teatraj roloj
- Giuseppe Verdi: Il Trovatore - grafo Luna
- Bertolt Brecht–Kurt Weill: Koldusopera - Peacock
- Lerner–Loewe: My Fair Lady - Higgins
- Friedrich Dürrenmatt: A fizikusok - Möbius
Elektitaj kinaj filmaj roloj
- Malvarmaj tagoj (1966)
- Peer Gynt (filma versio, 1977)
- Volt egyszer egy úrlovas (1987)
- A templomos lovagok kincse (1992)
- Mix (2004)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
- ‘‘Bors’‘ (serio, 1968) – Schleeman
- ‘‘A fekete város’‘ (1971) – juĝisto Nustkorb
- ‘‘Mint oldott kéve’‘ (1983) – primaso
- ‘‘Szomszédok’‘ (serio, 1988-1999) – D-ro Németh
- ‘‘Kisváros’‘ (serio, 1993-2001) – D-ro Forgács
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.