Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Francisko Nádasdy |
Ferenc Nádasdy | |||||
---|---|---|---|---|---|
hungara episkopo kaj akademiano | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 3-an de marto 1785 en Vieno | ||||
Morto | 22-an de julio 1851 (66-jaraĝa) en Kalocsa, Aŭstra imperio | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Nádasdy | ||||
Patro | Mihály, Graf Nádasdy de Nádasd et Fogarasföld vd | ||||
Patrino | Theresa, Gräfin von Colloredo-Waldsee vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo vd | ||||
| |||||
Episkopo de Vác/Waitzen | |||||
Dum | 1823– | ||||
Ĉefepiskopo de Kalocsa | |||||
Dum | 1845– | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Grafo Ferenc Nádasdy [nAdaŝdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nádasdy Ferenc estis hungara ĉefepiskopo, membro direktora de Hungara Scienca Akademio (1836).
Ferenc Nádasdy naskiĝis la 3-an de marto 1785 en Habsburga Imperio en Vieno. Li mortis la 22-an de julio 1851 en Kalocsa.
Biografio
Ferenc Nádasdy lernis teologion en Hungario en urbo Nagyszombat (nuntempa Trnava en Slovakio). En 1807 li pastriĝis, poste li eklaboris en preĝejo de Drégelypalánk. En 1817 li iĝis abato en Szekszárd. Post du jaroj li estis nomita lernejestro en Pest (urbo). En 1823 li iĝis episkopo de Vác, en 1845 ĉefepiskopo de Kalocsa. Fine de la hungara liberecbatalo en 1849 li kunvokis koncilion, tial li poste devis kaŝiĝi. Li ricevis premion unuafoje.
Verkaro (elekto)
- Dicsőséges szent István Magyarország első királyának és apostolának tiszteletére intézett beszéd (1812) - festparolo
- Sermo inauguralis (1846)
- Epistolae pastorales… ad clerum regularem et saecularem (1849)
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.