Ferenc Medgyessy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de januaro 1881 en Debrecen |
Morto | 20-an de julio 1958 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | skulptisto • pentristo • desegnisto |
Ferenc MEDGYESSY [ferenc medjeŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Medgyessy Ferenc (naskiĝis la 10-an de januaro 1881 en Debrecen, mortis la 20-an de julio 1958 en Budapeŝto) estis elstara hungara skulptisto, membro de Societo Szinyei Merse Pál.
Biografio
Ferenc Medgyessy akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1903, poste li studis pentroarton kaj skulptoarton en Parizo en 2 akademioj. Lia debuta sukcesa skulptaĵo estis "Dancistoj" en 1912. Dum la 1-a mondmilito li estis armea kuracisto. En 1930 4 simbolaj skulptaĵoj antaŭ muzeo en Debrecen ricevis post 7 jaroj grandan premion (Grand-Prix) en Parizo. Li ricevis premion Kossuth en 1948 kaj 1957.
Verkoj (elekto)
- 4 simbolaj skulptaĵoj pri arto, scienco, arkeologio, etnografio en Debrecen
- Stefano la 1-a (Hungario) 1940 en Győr
- Sándor Petőfi 1948 en Debrecen
- Konstruado de ponto 1950 en Budapeŝto
- Sidanta knabino en 1956 en Debrecen
- Zsigmond Móricz 1957 en Debrecen
- János Arany 1957 en Debrecen
Elektitaj disĉiploj
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.