Ferenc Konrád | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de aprilo 1945 en Budapeŝto |
Morto | 21-an de aprilo 2015 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)oj | János Konrád • Sándor Konrád |
Okupo | |
Okupo | akvopilkisto • dentisto |
Ferenc Konrád, laŭ hungarlingve kutima nomordo Konrád Ferenc estis hungara akvopilkisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, arbitraciisto, dentisto. Lia nomo en la sporta vivo estis Konrád III. (komprenu: Konrád la 3-a), lia frato estis János Konrád (Konrád II.).
Ferenc Konrád[1] naskiĝis la 17-an de aprilo 1945 en Budapeŝto, li mortis la 21-an de aprilo 2015 en Budapeŝto.
Biografio
Ferenc Konrád maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1963. Li akiris medicinan diplomon en Universitato Semmelweis en 1971, poste li estis dentisto en la universitata kliniko ĝis la emeritiĝo en 2005. Li edziĝis en 1985.
Sporta kariero
Ferenc Konrád inter 1956-1982 estis akvopilkisto en pluraj ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono okfoje inter 1966-1978, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1963-1978 178-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1968, Hungario en la Somera Olimpiko 1972 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1976 kun ora, arĝenta kaj bronza medaloj, krome en mondĉampionumoj li estis la unua en 1973. En universiado li estis ĉampiono en 1965. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1982. Iomete pli frue li estis trejnisto 2 jarojn, ekde 1984 li estis arbitraciisto.