Ferenc Klobusiczky | |||||
---|---|---|---|---|---|
hungara episkopo | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 9-an de novembro 1707 en Prešov | ||||
Morto | 6-an de aprilo 1760 (52-jaraĝa) en Peŝto | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto vd | ||||
| |||||
Episkopo de Transilvanio | |||||
Dum | 1741- | ||||
Episkopo de Zagrebo | |||||
Dum | 1748- | ||||
Ĉefepiskopo de Kalocsa | |||||
Dum | 1751- | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Barono Ferenc KLOBUSICZKY [klobuŝicki], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj plena nomo Klobusiczky Ferenc József János estis hungara pastro, ĉefepiskopo, episkopo, preposto, kanoniko, abato. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis klobusici kaj zethény.
Ferenc Klobusiczky naskiĝis la 29-an de novembro 1707 en Hungara reĝlando en Eperjes (nuntempa Prešov en Slovakio). Li mortis la 5-an de aprilo 1760 en Pest (urbo).
Biografio
Ferenc Klobusiczky frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li plulernis en Vieno kaj Romo, kie li doktoriĝis. Hejmenveninta jam kiel pastro liaj postenoj kaj titoloj estis:
- abato de Veszprém (urbo)
- kanoniko en 1730 en Laterano, en la sekva jaro jam en Hungario
- eklezia dekano en 1733
- preposto en 1734
- episkopo de Transilvanio en 1741, samtempe barono
- episkopo de Zagrebo en 1748
- ĉefepiskopo en 1751 de Kalocsa
- ĉefjuĝisto en 1751.
En Kalocsa li fondis porpastran lernejon.
Elektitaj publikaĵoj
- Systema mundi coelestis. Per quaesita et resonsa in synopsi proposita. (1726)
- De communione suffragiorum, pro mortuis ex clero deinceps ineunda (1734)
- Epistola paraenetica ad clerum Zagrabiensem (1751)
Literaturoj kaj fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.