Ferenc Kerekes | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de junio 1784 en Chișineu-Criș |
Morto | 29-an de julio 1850 (66-jaraĝa) en Balatonfüred |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | matematikisto • natursciencisto |
Ferenc Kerekes [kerekeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kerekes Ferenc estis hungara matematikisto, profesoro, instruisto, kemiisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1837).
Ferenc Kerekes naskiĝis la 22-an de junio 1784 en Transilvanio, en Erdőhegy (nuntempa Pădureni (Chișineu-Criș) en Rumanio). Li mortis la 29-an de julio 1850 en Balatonfüred.
Biografio
Ferenc Kerekes frekventis ĉeflernejon en Debrecen, poste li ekinstruis. En 1811 li iĝis direktoro de lernejo en Kisújszállás. Post 4 jaroj li instruis jam en la ĉeflernejo de Debrecen, sed li plulernis ankaŭ eksterlande. Li eldonis unua ĉefverkon de Mihály Fazekas: "Lúdas Matyi". En 1848 li malsaniĝis kaj neniam li resaniĝis.
Verkaro (elekto)
- Baromorvos-könyv (Libro por bestkuracistoj), (1814), (1827) - tradukita el la germana lingvo
- Betrachtungen über die chemischen Elemente (1819)
- Értekezés és kitérések (1836)
- Szorszámtan s egyszersmind előkészület a fellengős mértanra (1845)
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.