Ferenc Kalmár | |
---|---|
Ferenc Kalmár | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de majo 1955 (68-jaraĝa) en Braŝovo |
Lingvoj | hungara • rumana • angla • franca |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Bukareŝto • Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | politikisto • fizikisto • elektrika inĝeniero • ekonomikisto |
Ferenc Kalmár, laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Kalmár Ferenc András estas hungara elektrinĝeniero, parlamentano.
Ferenc Kalmár[1] naskiĝis la 18-an de majo 1955 en Brașov.
Biografio
Ferenc Kalmár apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1974, poste li akiris elektrinĝenieran diplomon en Bukareŝta universitato en 1980. Li translokiĝis al Hungario en 1984, poste li laboris en pluraj laborejoj ĝis 2010. Intertempe en 1989 li akiris plian diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto. Ekde 1991 li ankaŭ politikadis unue en Szeged, poste en la ĉefurbo, inter 2006-2014 li estis parlamenta deputito, poste komisaro. Li edziĝis en 1984, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1988 kaj 1996. Li ricevis ŝtatan premion en 2014.
Fontoj
Referencoj
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM20492;jsessionid=F7B56DFF6E1B94AF2314365319E05787 hungarlingva datenaro de muzeo