Ferenc Juhász | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Juhász Ferenc | |||||
Naskiĝo | 16-an de aŭgusto 1928 en Bia | ||||
Morto | 2-an de decembro 2015 (87-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Mortis per | apopleksio vd | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto vd | ||||
Etno | hungaroj vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Gyula Juhász vd | ||||
Edz(in)o | Erzsébet Szeverényi vd | ||||
Infanoj | Anna Juhász vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ferenc Juhász prononco, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Juhász Ferenc estis hungara poeto. Lia frato estis Gyula Juhász (historiisto).
Ferenc Juhász naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1928 en la tiama vilaĝo Bia, kiu nun estas parto de Biatorbágy; li mortis en Budapeŝto la 2-an de decembro 2015.
Biografio
Ferenc Juhász frekventis lernejon loke, mezlernejon en Bicske, universitaton (nur parte) en Budapeŝto. En 1948 li edziĝis kaj laboris, kiel simpla laboristo. La debuta poemlibro aperis en 1949 kaj li laboris en eldonejo, kiel komunisto ĝis 1956. En 1960 li vojaĝis al Anglio kaj Parizo, kie li renkontiĝis kun rifuĝintaj hungaraj literaturistoj. Ankaŭ poste li vojaĝis al Sovetunio, Vieno, Parizo, Zagrebo, Kubo, Svedio, Usono, ktp. Longe li estis ĉefredaktoro de revuo, dume lia sanstato ne estis bona. Li edziĝis en 1978. En la 21-a jarcento li vivis malriĉa. Li ricevis premion Kossuth en 1951 kaj 1973, krome ankaŭ aliajn premiojn.
Verkoj (elekto)
- Szárnyas csikó (Flugila ĉevalido), poemoj, 1949
- Új versek (Novaj poemoj), 1951
- Harc a fehér báránnyal (Bataloj kun la blanka ŝafido), poemoj, 1965
- A halottak királya (Reĝo de la mortintoj), poemoj, 1971
- Remény a halálig (Espero ĝis la morto), poemoj, 1983
- A gyermekkor csontváza (Skeleto de la infanaĝo), poemoj 2010
- resume 45 poemlibroj
Fontoj
- Hungara Vikipedio