Ferenc Joachim | |
---|---|
Ferenc Joachim ĉ. en 1929 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Joachim Ferenc |
Naskiĝo | 21-an de majo 1882 en Szeged |
Morto | 16-an de septembro 1964 (82-jaraĝa) en Gyula |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Ferenc Joachim [joahim], laŭ hungarlingve kutima nomordo Joachim Ferenc estis hungara pentristo. Lia nobela antaŭnomo estis Csejtei [ĉejtei].
Ferenc Joachim naskiĝis la 21-an de majo 1882 en Szeged, li mortis la 1-an de septembro 1964 en Gyula.
Biografio
Ferenc Joachim studis laŭvice en Budapeŝto, Vieno, Munkeno (de Simon Hollósy) kaj Parizo (helpe de stipendio). Post siaj studoj li parte pentradis en suda Francio, parte en Hungarlando. En sia naskiĝlando li pentradis en Artistkolonio (Nagybánya), Budapeŝto, Szeged kaj Gyula. Li ŝatis pentradi portretojn kaj pejzaĝojn. Li havis edzinon, kiu naskis 3 gefilojn.
Elektitaj pentraĵoj
- Önarckép (1958, vidu la bildon dekstre!)
- Kőbánya Albániában
- Selmecbányai tájkép
- Tavaszi virágzás
- Téli erdő
- Vitorláskikötő (ĉ. 1913)
- Arborétum
- Magyar nemes képmása
- Olasz tájkép
Fontoj
- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-05-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Familio Joachim
- Virina portreto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.