Ferenc Irmei | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de junio 1846 en Peŝto |
Morto | 12-an de februaro 1907 (60-jaraĝa) en Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | instruisto |
Ferenc IRMEI, laŭ hungarlingve kutima nomordo Irmei Ferenc estis hungara ĵurnalisto, instruisto, membro de Societo Petőfi.
Ferenc Irmei naskiĝis kiel Gruber Ferenc la 29-an de junio 1846 en Pest (urbo). Li mortis la 12-an de februaro 1907 en Budapeŝto.
Biografio
Ferenc Irmei frekventis mezlernejon, poste universitaton en urbo Pest. Samloke li komencis ĵurnaladi, krome li instruis ekde 1873. Liaj artikoloj aperis en tiutempaj gazetoj, ekzemple en Athenaeum, Pesti Napló, Koszorú, Pesti Hirlap.
Verkaro (elekto)
- Az aranypróba 1879 - teatraĵo
- Világtörténet a felsőbb- és polgári leányiskolák számára (Mondohistorio por mez- kaj bazlernejanoj) 1888, poste 1893
- Magyar alkotmánytan az elemi népiskolák számára (Hungara konstitucio por bazlernejoj) 1890
- A magyar nemzet története (Historio de la hungara nacio) 1894 - lernolibo
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.