HERSKOVITS Ferenc (herŝkoviĉ) estis rumanihungara kuracisto, publicisto, verkisto naskita en Zazár la 31-an de decembro 1902 kaj mortinta en Bukareŝto la 4-an de junio 1935. Li estas la pli juna frato de Jenő Herskovits kaj Izidor Herskovits.

Kariero

Herskovits Ferenc diplomiĝis en la Universitato de Kluĵo (1926). Li laboris en Sanatorul Central de Bukareŝto, poste en la Judmalsanulejo de Galați. En la komenco de la 1930-aj jaroj li organizis la radiologian sekcion de la ŝtata malsanulejo de Zalău, pli poste li revenis en Bukareŝton.

Faklibroj

  • Az ultra-viola sugarak az orvostudomány szolgálatában (Kv. 1929);
  • A diathermiáról (Kv. 1929)

Romano

  • Dániel (Kv. 1930).

Fontoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.