Ferenc Halmi | |
---|---|
Ferenc Halmi en 1875 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Starill Ferenc |
Naskiĝo | la 5-an de aprilo 1850 en Mezőberény (Hungario) |
Morto | la 2-an de junio 1883 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Kornélia Mindszenty |
Infano | Margit Halmi |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Ferenc Halmi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Halmi Ferenc estis hungara aktoro, tradukisto, framasono , . Lia origina familia nomo estis Starill, lia edzino estis Kornélia Mindszenty.
Ferenc Halmi naskiĝis la 5-an de aprilo 1850 en Mezőberény, li mortis la 2-an de junio 1883 en Budapeŝto.
Biografio
Ferenc Halmi lernisis en Szarvas kaj Buda. En 1863 li orfiĝis, poste li estis edukita en Arad (urbo). Li aĝis 15, kiam li aliĝis al la loka trupo, poste li havis rolojn en pluraj urboj kaj pluraj trupoj. Ekde 1873 li apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto). Post jaroj li malsaniĝis, eĉ en Italio li ne povis resaniĝi. Li havis edzinon, kiu naskis filinon.
Elektitaj teatraj roloj
- William Shakespeare: Epifanio: aŭ kiel vi volas - Keszeg
- Molière: L'École des femmes - Horace
- Pierre-Augustin Caron de Beaumarchais: Le mariage de Figaro - titolrolo
- Ede Szigligeti Liliomfi - titolrolo
Elektitaj tradukaĵoj
- Caverletné teatraĵo de Émile Augier (1876)
- Két apa teatraĵo de Alexandre Dumas (filo) (1878)
Memorigiloj
- busto en Nacia Teatro (vidu la foton!)
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.