Ferenc Gruber | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de marto 1905 en Székesfehérvár |
Morto | 31-an de decembro 1971 (66-jaraĝa) en Szarvas |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | Muelisto • agronomo • universitata instruisto |
Ferenc Gruber, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gruber Ferenc estis hungara agronomo, altlerneja instruisto.
Ferenc Gruber[1] naskiĝis la 13-an de marto 1905 en Székesfehérvár, li mortis la 31-an de decembro 1971 en Szarvas.
Biografio
Ferenc Gruber maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris agronomian diplomon en Ekonomia Akademio (Debrecen) en 1926. En la sekva jaro li soldatiĝis, poste li akiris plian diplomon en 1932. Pli frue ekde 1928 li praktikadis en Ekonomia Akademio (Magyaróvár) kaj li estis asistanto en 1932, poste eksterordinara instruisto. Li doktoriĝis en Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1937. Post 3 jaroj li atingis la instruan rangon profesoro. En 1949 dum la politika purigado li estis trudemerito, inter 1950-1953 li povis esplori en instituto en Budapeŝto, poste en alia instituto en Szarvas ĝis sia morto. Plej ofte li okupiĝis pri kreskaĵoj de paŝtejoj, herbejoj. Li ricevis unufoje madalon.
Elektitaj kontribuoj
- A réti cserje és angol perje gyökérzetének fejlődése, kapcsolatban a talajviszonyokkal (1937)
- A kisalföldi rétek és legelők legfontosabb gyomnövényei (1939)
- A gyep hasznos és káros növényei (1942)
- Rét és legelő (1954)
- A korszerű legelő és rétgazdálkodás gyakorlata (1962)
- Pázsitok-gyepszőnyegek (1964)
Memorigiloj
- busto en Szarvas (1981) fare de Sándor Csepregi
Fontoj
- hungarlingva biografio kun fotoj Arkivigite je 2021-05-18 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2015-12-22 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 687-a paĝo)
- hungarlingva biografio