Ferenc Fricsay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de aŭgusto 1914 en Budapeŝto |
Morto | 20-an de februaro 1963 (48-jaraĝa) en Bazelo |
Mortokialo | stomaka kancero |
Tombo | Ermatingen Cemetery |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Hungario • Aŭstrio |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Familio | |
Infano | András Fricsay |
Okupo | |
Okupo | dirigento • muzikdirektoro |
Ferenc Fricsay [friĉai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fricsay Ferenc estis hungara dirigento.
Ferenc Fricsay naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1914 en Budapeŝto. Li mortis la 20-an de februaro 1963 en Bazelo.
Biografio
Ferenc Fricsay studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en sia naskiĝurbo, kie li lernis de Béla Bartók, Zoltán Kodály, Leó Weiner kaj Ernő Dohnányi. Li komencis sian karieron en Szeged en 1934. Post 2 jaroj li jam dirigentis en la urba teatro. Post la 2-a mondmilito li daŭris sian laboron en Budapeŝto. La internacia konateco venis post dirigentado en Festivalo de Salcburgo en 1947. Ekde la sekva jaro li ricevis dirigentajn postenojn en Okcidenta Berlino, poste en Houston kaj Munkeno, fine denove en Berlino. La lasta prezentado okazis en Londono en 1961. Li mortis pro kancero.
Memorigiloj
- memortabulo en Szeged