Ferenc Ferenczy | |
---|---|
Ferenc Ferenczy | |
Persona informo | |
Naskonomo | Friedemann Ferenc |
Naskiĝo | la 12-an de februaro 1835 en Ungvár (Hungara reĝlando) |
Morto | la 7-an de marto 1881 en Vajmaro (Germanio) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Ferenc Ferenczy [ferenci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ferenczy Ferenc estis hungardevena germana operkantisto, (tenoro). Lia origina familia nomo estis Friedemann, lia frato estis József Ferenczy (teatrestro).
Ferenc Friedemann naskiĝis la 12-an de februaro 1835 en Ungvár (Hungara reĝlando, nuntempa Uĵhorodo en Ukrainio), li mortis la 7-an de marto 1881 (laŭ alia fonto la 27-an de februaro 1881) en Vajmaro (Germanio).
Biografio
Ferenc Ferenczy lernis operkantadon en konservatorio de Milano de Francesco Lamperti en la jaroj 1853 kaj 1854, poste en Vieno. Li debutis en 1859 en operejo de Graz. En la sekvaj jaroj li kantadis en pluraj malgrandaj operejoj, poste li aliĝis al la Berlina Ŝtata Opero en 1862. En la sekva jaro Ferenczy kantadis ne nur en Germanio, sed ankaŭ en Rusio kaj Britio. Li apartenis al la Opero de Vieno inter 1864 kaj 1868, poste li estis gastokantisto en Milano, Barcelono, Londono, Hamburgo, Berlino kaj Karlsruhe. En 1871 li ekkantis en Vajmaro, kelkfoje en Norvegio kaj Svedio.
El lia repertuaro
- Verdi: Il Trovatore - Manrico (debuta rolo, 1859)
- Friedrich von Flotow: Marta - Lyonel
- Camille Saint-Saëns: Samson kaj Dalila - vira titolrolo (en monda debuto, 1877)
- Fromental Halévy: La Juive - Eleazar (lia plej elstara rolo)
- Carl Maria von Weber: Euryanthe - Adolars
- Gioachino Rossini: Guillaume Tell - Arnold
- Richard Wagner:
- Das Rheingold - Loge
- Die Walküre - Siegmund
- Tannhäuser - titolrolo
- Giacomo Meyerbeer:
- Le Prophète - Leyde, Jonas
- Les Huguenots - Raoul de Nangis
- L’Africaine - Vasco da Gama